Eŭskoj
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eŭsko. |
Eŭskoj Euskaldunak | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1a vico: Sanĉo la 3-a, Elcano, Loyola, Francisco Xavier, Lope de Aguirre, Fausto Elhuyar 2a vico: Zumalacárregui, D'Abbadie, Gayarre, Sarasate, Pío Baroja, René Cassin | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
loĝanto • Hispanoj • Francoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
18 milionoj (takso) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
eŭska, hispana, franca | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
kristanismo kaj lastatempe ankaŭ sekularismo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Parencoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Eŭskoj estas indiĝena etna grupo[1][2][3], kiu parolas la eŭskan lingvon.
Enkonduko
[redakti | redakti fonton]- Nomo: eŭske euskaldunak; france Basques; hispane vascos; ruse Баски, [baski]
- Popolo de izolita lingvofamilio en Hispanio (950 mil) kaj Francio (140 mil). Loĝas ankaŭ en la landoj de Latin-Ameriko kaj Usono. Totala kvanto: 1,25 mln (1992).
- Lingvo: Eŭska, kaj aŭ hispana aŭ franca.
- Kredantoj: katolikoj (grava agnostikiĝo post 1960).
Prauloj de eŭskoj estis vaskonoj, varduloj, karistioj. Koncerne al ilia parenceco kun iberoj, praloĝantoj de Ibera duoninsulo, la plej grandaj fakuloj forĵetis iun genetikan interrilaton inter tiuj du komunumoj; la oftaj karakterizaĵoj estas imputita kunekzistado en la sama geografia loko. Dum la regado de Romia imperio, eŭskoj restis ekster Romiigado kaj konservis sian lingvon. Devigitaj konstante batali kontraŭ politikaj influoj de najbaroj (Francio, Hispanio), eŭskoj konservis multajn demokratajn tradiciojn de antaŭklasa socio.
En la fino de 19-a jarcento formiĝis nacia movado de eŭskoj, kiu atingis fortan aktivecon en Hispanio (distinge de Francio). En respublika Hispanio, Eŭskio, konsistanta el 3 provincoj, havis aŭtonomecon (1936-1937). En sekvaj jardekoj okazadis procezoj de forta asimilado. Dum lastaj tempoj plifortiĝis intereso de eŭskoj al sia kulturo kaj historio, rapide disvastiĝis privataj lernejoj de Eŭska lingvo.
Tradiciaj okupoj de eŭskoj estas brutbredado kaj vitkulturado. Termanko ĉe eŭskoj, kiuj vivis precipe en montaroj, naskis interesan kutimon - la domo kaj bieno herede transiradis al unu el filoj, laŭ aĝo aŭ prefero de gepatroj, kaj aliaj povis resti ĉe ili kiel helpantoj sen rajto de geedziĝo. Tio kaŭzadis migradon de vira loĝantaro ("Eklezio, maro aŭ kortego"). En iuj kazoj, la rajton aĉeti domon havis nur parencoj, pro tio eŭska socio, kun fortaj internaj ligoj kaj tradicioj de interhelpo, estis fermita por fremduloj.
Tradicia vestaĵo diferenciĝas je granda varieco depende de la loko.
Tradicia manĝaĵo estas pano el maizo kaj tritiko, lakto, ŝafa fromaĝo, diversaj manĝaĵoj el porkaĵo. Post la apero de industriaj malhejtiloj, ŝato de fiŝaĵo (moruo, anĉovo, merluzo, angilidoj) etendiĝis el la marbordo. El alkoholaĵoj plej disvastiĝis cidro kaj vino el Rioĥo.
En Gipusko, viroj partoprenas gastronomiajn societojn (sociedad gastronómica hispane), kie ili kuiras kaj frandas. Feministoj ne atingis, ke virinoj aliĝas societojn aŭ eĉ eniris ties ejojn, ĝis antaŭ ne multe. En Biskajo, la samstilaj txoko-j ("angulo") ne estas tiom popularaj.
Eŭskoj famiĝis per siaj dancoj, precipe kun vira plenumo, kaj poemo-konkuradoj de improvizantaj artistoj (bertsolari). Tipa eŭska muziko estas ludata per Fluto fajfila txistu kaj tamburo (danbolin), aŭ akordiono (trikitixa) kaj tamburino. Aliaj tipaj eŭskaj muzikiloj estas ĉalaparto (txalaparta) kaj alboka. Ĥora, kelteca muzikoj kaj punko bone enradikiĝis.
Tipaj eŭskaj sportoj estas peloto (euskal pilota), levo de ŝtonblokoj (harri jasoketa), hakado (aizkolaritza), konkursoj de tir-bovoj (idi-proba) aŭ tir-azenoj (asto-proba), virŝafbatalo, ŝnurtira lukto (sokatira) kaj remboata konkurso (hispane traineras, eŭske estropadak). Nuntempaj eŭskoj furoras pri futbalo, biciklado kaj montgrimpado.
Eŭskoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 25an ĉapitron "Fabelo de la Vaskoj" al komentoj pri tiu popolo; poste ŝi rakontas fabelon pri du knaboj sur la monto Akelaro.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Basque. Encyclopædia Britannica Kids. Alirita la 16-an de marto 2013.
- ↑ Basque. Oxford Reference. Alirita la 16-an de marto 2013.
- ↑ Totoricagüena, G. Identity, Culture, and Politics in the Basque Diaspora (2003) p.59 University of Nevada Press
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 205-210.