Ede Kapuy
Ede Kapuy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1928 en Győr |
Morto | 16-an de novembro 1999 (71-jaraĝa) en Szeged |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Czuczor Gergely Bencés Gimnázium (fr) Universitato Eötvös Loránd (–1952) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto |
Ede Kapuy [kapui], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kapuy Ede estis hungara fizikisto, altlerneja instruisto.
Ede Kapuy[1] naskiĝis la 21-an de septembro 1928 en Győr, li mortis la 16-an de novembro 1999 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ede Kapuy maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris kemiistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952. Post la diplomo li estis asistanto 2 jarojn en la universitato, poste 3 jarojn aspiranto en instituto ĉe Pál Gombás, pli poste li esploris ĝis 1974. Li estis konsilisto inter 1974–1983 en instituto, poste li estis profesoro de Scienca Universitato Attila József (1983–1996), ankaŭ katerdrestro (1983–1993). Ekde 1977 li instruis ankaŭ en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Intertempe li kandidatiĝis en 1958, li doktoriĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1953, post sep jaroj filino naskiĝis. Li ricevis solan premion en 1970.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Katalizátorok magnetokémiai kötése. (1954)
- Közelítő módszer tetraéderes hibridmolekulák elektronenergiájának kiszámítására. (disertaĵo, 1957)
- Applicability of almost Strongly Orthogonal Geminals in Many-Electron Wavefunction. 1–2. (1966)
- Az atomok és molekulák kvantumelmélete. (monografio, kunaŭtoro, 1975)
- Molekulák szerkezetének kvantumelmélete. (manlibro, 1980)
- A kémiai kötés C-64-en. (kunaŭtoro, 1986)
- Application of the Many-Body Perturbation Theory in the Localized Representation for the All Trans Conjugated Polyenes. (kunaŭtoro, 1994)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM37318 hungarlingva datenaro de muzeo