Ede Petrovich
Ede Petrovich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1898 en Hőgyész |
Morto | 11-an de januaro 1987 (88-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kanoniko arkivisto instruisto |
Ede Petrovich [petroviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Petrovich Ede estis hungara pastro, kanoniko, instruisto, arkivisto, skolto.
Ede Petrovich[1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1898 en Hőgyész, li mortis la 11-an de januaro 1987 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ede Petrovich soldatiĝis en 1916, tial li ne finis la gimnazion en Pécs. Post la 1-a mondmilito li pastriĝis en 1922 pro la teruraj militaj travivaĵoj. Li servis en pluraj lokoj de Baranya aŭ Tolna, poste en 1927 li akiris pedagogian licencon, pli poste li instruis en la sama regiono. Dum la socialismo tamen li estis precipe eklezia arkivisto en Pécs, fine eĉ arkivestro. Li pensiuliĝis en 1959, tamen li laboris plu ĝismorte. Ĝis la socialismo li estis ankaŭ skolto kaj gvidanto de la loka grupo. Li ricevis ŝtatan premion en 1978.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Egyhtörténeti olvasókönyv. Ókor. (1937)
- Pécsi székesegyház (1956)
- Cultura Atesina. XV. (1961)
- Janus Pannonius Pécsett (1975)
- A pécsi káptalani házak (1983)
- Sermones compilati in Studio generali Quinqueecclesiensi in regno Ungariae (1993)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Pécs (1998)