Edit Basch
Aspekto
Edit Basch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1895 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de majo 1980 (84-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Tombejo nekatolika (Romo) ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Lóránt Basch ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Edit Basch [baŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Basch Edit estis hungara pentristo. Ŝia frato estis Lóránt Basch.
Edit Basch[1] naskiĝis la 30-an de septembro 1895 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de majo 1980 en Romo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Edit Basch studis pentroarton en sia naskiĝurbo de István Réti kaj Béla Iványi-Grünwald, poste en Artistkolonio (Nagybánya). En la jaroj 1917 kaj 1918 ŝi studis en artista liberlernejo en Budapeŝto. En 1929 ŝi iris al Parizo, kie ŝi iĝis membro de la Salon d'Automne kaj ŝi ankaŭ ekspoziciis. Baldaŭ ŝi estis en Rodoso, inter 1931 kaj 1933 ŝi studis en Romo, poste ŝi restis tie. Ŝi estis laste menciita en 1961, kiam ŝi partoprenis en ekspozicio en Novjorko. Ŝi pentris plej ofte homojn, tre malofte pejzaĝojn.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Gondolkodó, 1930
- portreto pri Mihály Babits, pentrita en 1932
- Mezőn
- Akt virágokkal
- Női akt gyümölcsökkel
- The Flight into Egypt
- Ebéd
- Nagylány
- Kapálók
- Ablakban
- Akt zöld fotelben
- Téli Budapest
- Feketeinges férfi narancsokkal
- Pirosruhás leány
- Lilianne, nöi akt
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM44606;jsessionid=0F18F7D003168495466425F982ADA245 hungarlingva datenaro de muzeo