Edith Alleyne Sinnotte
Aspekto
Edith Alleyne Sinnotte | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1870 en Liverpool |
Morto | 15-an de novembro 1947 (76-jaraĝa) en Balwyn |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto |
Edith Alleyne SINNOTTE estis angla verkistino en Esperanto.
Ŝi naskiĝis en Liverpool, Anglio, en 1871. Post la forpaso de ŝia patro, la juna Edith transloĝiĝis al New Brighton, kie ŝia patrino gvidis modestan gastejon. Poste la tuta familio transloĝiĝis denove al Surrey, kaj de tie la familio migris al Aŭstralio ĉirkaŭ 1890. En Aŭstralio Edith, jam 59-jara, edziniĝis la unuan kaj solan fojon. Ŝi mortis en Balwyn, Viktorio, Aŭstralio, en 1947.
Ŝia romano «Lilio» (194-paĝa) eldoniĝis en Londono ĉe Brita Esperantista Asocio, en 1918. Temas pri la unua romano en Esperanto fare de virino.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Lilio
|