Saltu al enhavo

Edith Mendelssohn Bartholdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edith Louise Ida MENDELSSOHN BARTHOLDY, fraŭline Speyer (naskiĝinta la 6-an de januaro 1882 en Berlino, mortinta la 9-an de julio 1969 en Kolonjo) estis germana social- kaj kulturpolitikisto. Frato ŝia estis la verkisto Wilhelm Speyer.

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]

Estante filino de komercisto ŝi decidis, post lerneja frekventado, fariĝi pedagogo, kontraŭ la volo de la patro. Berline ŝi en la aĝo de 19 jaroj sukcese ekzameniĝis kaj sekve ekrajtis instruisti (konkrete ĉe instituto de Reĝino-Ludovikino-Fondaĵo). Edzigis ŝi en novembro 1925 la bankiston Ludwig Mendelssohn Bartholdy; la paro restis senidara.

En 1928 ili startigis vojaĝon tra la mondo kun akompanado de la pentristo Heinrich Hübner. Restis ili pli ol kvin monatoj en Ĉinujo, Japanujo kaj Norda Ameriko. Post reveno post ĉ. 2 jaroj la Mendelssohn-Bartholdy-oj transloĝiĝis Lepsikon. Tie Ludwig estris ŝparkason, dume Edith honorofice engaĝiĝis en la sociala kaj kultura politikoj. Ili membriĝis ĉe la porarta klubo Leipziger Kunstverein, la ekspoziciantaŭeniga societo Verein der Leipziger Jahresausstellungen (LJA) kaj la amikaro de la artmetimuzeo Gesellschaft der Freunde des Kunstgewerbemuseums (GFKGM): ĉi lasta ĝuis donacon de altvaloraj artaĵoj ĉinaj kaj japanaj fare de Edith.

Speciala intereso de ŝi estis la vartado de la tre etaj infanoj, ankaŭ por kontraŭbatali la grandan mortemon de la beboj. Tial ŝi fondis kun aliaj elstaruloj en 1912 la societon Leipziger Krippen-Verein. Jam en marto 1912 la unua vartejo malfermiĝis por 18 infanetoj. Pro alta demando je plu la societanoj disponigis duan jam en oktobro 1912. Orfoj aŭ infanoj de senedza patrinoj estis preferataj. En ambaŭ domoj oni ofertis ankaŭ trejadnon de junaj virinoj je vartistineco.

Krome ŝi aniĝis (kaj de 1916 ekprezidentis) ĉe la porpatrina societo Verein für Mutterschutz. Dum la Unua mondmilito ŝi laboris kiel fakulino pri vartejoj ĉe la Virina Laborcentro en Berlino; tie ŝi respondecis por tuta Germanujo ankaŭ rilate la establon de fabrikaj vartejoj kaj aliaj komplikaj moderigoj. En la 14.10.1918 mortis en Balvi dum ribelo ene de la germana soldataro ŝia edzo.[1][2]

En 1919 ŝi pretis kandidati en la lepsika urbokonsilio, kiel unu el la unuaj tiel aktivaj virinoj. Deputito de la partio Deutsche Demokratische Partei (DDP) estis ŝi ĝis 1927 (en komitato konstitucia; pri sociala helpo; pri porjunula helpo; pri kultursubteno). Persvadstrategio jenas: ofte ŝi mem raportis pri problemoj, proponis tuj finpreparitajn solvojn, eltenis akran diskutadon - kaj finfine venkis. En 1930 ŝi transprenis la estradon de la lepsika filio de GEDOK (germanlingvia artista kaj arta ligo); nur jaron poste okazis la unua ekspozicio Lepsike sub ties ŝirmo. Honora prezidantino de GEDOK ŝi elektiĝis en 1932, pro ke intertempe ŝi ĉefis la berlinan filion. Post potencakiro de la nazioj ŝi devis (malgraŭ bapto sed pro juda origino) deponi ĉiujn oficojn. Ŝi elmigris en 1936 al Anglujo kie dungis lin la de Hildi Lion fondita kaj estrita lernejo Stoatley Rough School.

tombo de ŝi sur Melaten-tombejo (Kolonje)

Meze de la 1950-a jaroj ŝi transloĝiĝis Kolonjon kaj komercadis per artaĵoj[3]. Kelkajn jarojn antaŭmorte ŝi ekloĝis en la oldulejo Riehler Heimstätten kies establiĝon en eksa kazerno respondecis en 1926 Hertha Kraus. Ĝenis ŝin tie la ĝenerala pasiveco de la maljunuloj; emfazis ŝi ke maljunuloj havu okupiĝon kaj ne nur vegetu. Kun certa Theresa Frank ŝi flegis amikajn rilatojn dum sep jardekoj.

  • Krippen im Kriege, ĉe: Krippenzeitung 1917, p. 33 ss.
  • Industrie und Kinderfürsorge, ĉe: Krippenzeitung 1917, p. 72 ss.
  • Neugründungen von Krippen. Voranschlag für Einrichtung und Betrieb einer Krippe, ĉe: Krippenzeitung 1918, p. 7 ss.
  • Die deutsche Künstlerin. Ein Gedenkbuch, Leipzig 1933
  • Der Lebensabend, Gütersloh 1959

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Rita Jorek: Edith Mendelssohn Bartholdy (1882–1969). Sozial- und Kulturpolitikerin; ĉe: Louise-Otto-Peters-Gesellschaft Leipzig (eld.): Leipziger Lerchen. Frauen erinnern, 2. Folge; Leipzig 2000, p. 32 ss.
  • Marie-Luise Nissen: Edith Mendelssohn Bartholdy (1882–1969) – Ihr Beitrag zur Entstehung und Entwicklung der Kinderkrippe in Deutschland Anfang des 20. Jahrhunderts; München 1999 (nepublikigita magistriĝa faklaboraĵo).
  • Sebastian Panwitz: Edith Mendelssohn Bartholdy. Lebenserinnerungen (Teil I); ĉe: Mendelssohn-Studien 20 (2017), p. 187–226.
  • Sebastian Panwitz: Edith Mendelssohn Bartholdy. Lebenserinnerungen (Teil II); ĉe: Mendelssohn-Studien 21 (2019), p. 265–302.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. vivprotokolo ĉe Geni.com
  2. tombofoto; tombejo III antaŭ Halle-pordego, ĉe Mehringdamm en Berlino
  3. biografio ĉe Frauengeschichtsverein