Edmund Dene Morel
Edmund Dene Morel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
E. D. Morel | |||||
Naskiĝo | 10-an de julio 1873 en Parizo | ||||
Morto | 12-an de novembro 1924 (51-jaraĝa) en Bovey Tracey | ||||
Tombo | Golders Green Crematorium (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo vd | ||||
Partio | Brita Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto politikisto homrajta aktivulo vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edmund Dene MOREL, eigentlich Georges Edmond Pierre Achille Morel de Ville (naskiĝis la 10-an de julio 1873 en Parizo; mortis la 12-an de novembro 1924 sur bieno proksime al Bovey Tracey (Devon) estis brita ĵurnalisto, aŭtoro kaj pacifisto.
Li fondis kun Roger Casement la Congo Reform Association, kiu agadis kontraŭ la brutala ekspluato de liberŝtato Kongo tra la privata kolonia regado de belga reĝo Leopoldo la 2-a. Casement estis antaŭe membro de komisiono, komisie de la brita registaro por esplori cirkonstancojn en Libera Ŝtato Kongo kaj kies rezultoj aperis en 1904 en la t.n. Kongo-raporto.
Morel fondis ankaŭ propran semajnan gazeton West African Mail, en kiu li senvualigis agadojn en Kongo. Lia libro Red Rubber aperis en 1906 kaj kaŭzis en Belgio kaj Eŭropo indignon. Sekve de tio, Leopoldo estis devigita sian kolonion transdoni al ub belgian registaron.
Dum la unua mondmilito, Morel agadis en la brita pacmovado, estis kunfondinto kaj sekretario de Union of Democratic Control kaj membriĝis en la Liberala Partio. Morel - same kiel Casement - estis diskredita pro supozita germansimpatio. Post fino de la milito, li membriĝis en la Sendependa Laborista Partio. Lia tombo troviĝas en Londono en la Golders Green Cemetery.
Peter Bate produktis en 2004 dokumentaran filmon pri kongo-rilataj agadoj, kun titolo "Blanka reĝo, ruĝa kaxuĉuko, nigra morto".
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La granda mensogo (ang. Tsardom’s part in the war), eld. Friedrich Ellersiek, Nova Esperanto-Biblioteko, 1918[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Skanaĵo de La granda mensogo en Vikmedia Komunejo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- C. Cline, E. D. Morel, 1873–1924: the strategies of protest (1980)