Saltu al enhavo

Edmund Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edmund Bernhard LANGE (naskiĝinta la 27-an de aprilo 1855 en Altenburg, mortinta la 14-an de aprilo 1932 en Berlino) estis germana klasika filologo, historiisto kaj bibliotekisto. Patro li estis la pomologo Eduard Lange (1803-1868). En 1899 edzigis lin Anna Mecklenburg.

Post frekvento de la Gimnazio frederika (Altenburg) li studis ekde pasko 1876 klasikan filologion ĉe la universitato de Jena, en Munkeno, en Berlino kaj en Halle (Saale).[1] En Halle li doktoriĝis en februaro 1880 post defendo de tezo pri la sinteno de Cicerono je la greka literaturo. En aprilo 1881 li ricevis la rejton de gimnazia instruado.

La devigan staĝan jaron li pasigis ĝis junio 1882 ĉe gimnazio en Greifswald, kie li daŭrigis la restadon kiel helpanta instruisto.[2] Paralele deĵoris li de 1880 ĉe al universitata biblioteko de Greifswald. En aprilo 1884 li fariĝis instruisto ĉe la Municipa gimnazio de Fürstenwalde. De aprilo 1884, Lange laboris je Białogard, de 1885 je Burgsteinfurt, de 1887 je Hamm. Ĉiam li estis nur helpanta instruisto sen daŭra dungiĝo.

En oktobro 1890 li forlasis la prusujan lernantaron laboronte unue kiel redakisto de la berlina gazeto "Deutsche Warte". En 1892 li revenis al la universitatbiblioteko de Greifswald, kie oni nomumis lin en 1900 orda bibliotekisto.[3] Okaze de pensiiĝo en 1913 li ricevis la Ruĝan aglo-ordenon (4-a klaso).[4]

Liaj esplorfokusoj estis kaj pri antikvaj literaturoj kaj pri la historio de Pomerio. Li publikigis aĵojn pri la historiografoj Tucidido kaj Ksenofono kaj porlernantan eldonon de la tucidida Historio de la Peloponeza Milito (1895/96). Lia ĉefverko estas tamen Die Greifswalder Sammlung 'Vitae Pomeranorum' (1898), komentita katologo kun biografioj de pomeriaj kleruloj kaj verkistoj.

Postlasitaĵoj de li kaj lia patro estas en posedo de berlina Biblioteko por pedagogihistoriaj esploroj (BBF).

Skribaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • "Quid cum de ingenio et litteris tum de poetis Graecorum Cicero senserit" - ĉe: Dissertationes philologicae Halenses. Volumo 4 (1880), p. 219–290 (disertacio)
  • Kleon bei Thukydides. Köln 1886 (lerneja programo por Burgsteinfurt)
  • Die Ueberfüllung der Gymnasien und das Berechtigungswesen. Hamburg 1890 (=Deutsche Zeit- und Streitfragen, 5/67)
  • Athen im Spiegel der aristophanischen Komödie. Hamburg 1894 (=Sammlung wissenschaftlicher Vorträge, 9)
  • Thukydides in Auswahl. Leipzig 1895–1896
  • Die Arbeiten zu Thukydides seit 1890. Eine kritische Übersicht. Heft 1. Leipzig 1897
  • Die Greifswalder Sammlung Vitae Pomeranorum. Greifswald 1898
  • Xenophon. Sein Leben, seine Geistesart und seine Werke. Gütersloh 1900
eldonistece
  • Paul Schütze: Theodor Storm. Sein Leben und seine Dichtung. Kvara eldono, Berlino 1925

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Stephan Sehlke: Pädagogen – Pastoren – Patrioten. Biographisches Handbuch zum Druckgut für Kinder und Jugendliche von Autoren und Illustratoren aus Mecklenburg-Vorpommern bis 1945. Norderstedt 2009, p. 218

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Franz Koessler: Personenlexikon von Lehrern des 19. Jahrhunderts: Labs – Lyon. Gießen 2008 plena teksto
  2. Max Schmidt: Geschichte des Gymnasiums und der Realanstalt zu Greifswald von 1861-1911. Greifswald 1911, p. 26-27
  3. Zentralblatt für Bibliothekswesen. Volumo 17 (1900), p. 351
  4. Zentralblatt für Bibliothekswesen. Volumo 30 (1913), p. 48