Eduard Pfeiffer
Eduard Pfeiffer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1835 en Stutgarto | |
Morto | 13-an de majo 1921 (85-jaraĝa) en Stutgarto | |
Tombo | Pragfriedhof Stuttgart (en) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Stutgarto vd | |
Partio | German Party (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ekonomikisto verkisto bankisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eduard PFEIFFER (24-a de novembro, 1835 – 13-a de majo 1921) estis loĝanto de la germana urbo Stutgarto kaj estas konata pro siaj diversaj socialpolitikaj kaj socialreformaj aktivecoj.
En 1864 li iniciatis en Stutgarto la "Consum- und Ersparnisverein" (Konsum- kaj Ŝparasocio), du jarojn poste la "Verein für das Wohl der arbeitenden Klassen" (Asocio por la bonfarto de la laborantaj klasoj). Li apogis la "Arbeiterbildungsverein" (Asocio por klerigo de laboristoj) per grandaj sumoj kaj en 1904 per fondaĵo por tiu celo. De 1892 ĝis 1903 li realigis siajn viziojn pri sociala loĝejkostruado per la setlejo Ostheim en Stutgarto.
Li karieris kiel bank- kaj ekonomifakulo, apartenis al la fondintoj de la "Württembergische Vereinsbank" (Virtemberga Asocibanko). Kvankam unu el la plej riĉaj virtemberganoj de sia tempo, riĉeco por li neniam estis absoluta celo, sed devigo servi al la komuno (porsociala devigo de propraĵo).
Seninfana, li kvar jarojn antaŭ sia morto, en 1917, fondis la fondaĵon "Eduard-Pfeiffer-Stiftung", al kiu li heredigis sian tutan posedaĵon. Celoj de lia fondaĵo estas interalie la popolklerigo, la malpliigo de socialaj kontrastoj kaj tensioj kaj la plibonigo de la sancirkonstancoj.
Lia tombo troviĝas en la stutgarta tombejo "Pragfriedhof".