Eduardo Mendoza
Eduardo MENDOZA Garriga (Barcelono, 11-a de Januaro 1943) estas hispana verkisto.[1]
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Lia rakonta stilo estas facila kaj rekta, sed foje kun kultismoj, arkaismoj kaj popola lingvaĵo. Li faras oftan uzadon de marĝenaj roluloj kiuj rigardas la socion gape dum ili luktas por survivi restante ekster ĝi.
Lia literatura verkaro malfermiĝis per la publikigo de La verdad sobre el caso Savolta (La vero pri kazo Savolta, 1975),[2] ĝenerale temas pri lia denaska Barcelono kiel medio, kombinante la priskribon de la grandurbo en epokoj antaŭaj al la Hispana Enlanda Milito kaj la aktualo.[3] Kelkaj fakuloj pri la verkaro de Mendoza diferencas inter seriozaj kaj amuzaj; tamen tiu diferenco ne malhelpas la rakontan kaj stilan riĉecon de la parodiaj verkoj nek la humorismon de la seriozaj romanoj.
Kvankam lia ĉefa literaturo ĝenro estas la romano, Mendoza verkis laŭlonge de sia kariero ankaŭ eseojn kiel Baroja, la contradicción, kaj pli ĵuse rakontojn kiel Tres vidas de santos. Li ricevis en 2010 la premion Planeta pro sia romano Riña de gatos. Madrid 1936[4] kaj en 2016 la premion Cervantes.[5]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- 1975: La verdad sobre el caso Savolta
- 1978: El misterio de la cripta embrujada (1a de la serio de la sennoma detektivo)
- 1982: El laberinto de las aceitunas (2a de la serio de la sennoma detektivo)
- 1986: La ciudad de los prodigios
- 1989: La isla inaudita
- 1991: Sin noticias de Gurb (laŭkajere)
- 1992: El año del diluvio
- 1996: Una comedia ligera
- 2001: La aventura del tocador de señoras (3a de la serio de la sennoma detektivo)
- 2002: El último trayecto de Horacio Dos (laŭkajere)
- 2006: Mauricio o las elecciones primarias
- 2008: El asombroso viaje de Pomponio Flato
- 2010: Riña de gatos. Madrid 1936. Premio Planeta
- 2012: El enredo de la bolsa y la vida (4a de la serio de la sennoma detektivo)
- 2015: El secreto de la modelo extraviada (5a de la serio de la sennoma detektivo)
- 2018: El rey recibe (1a de la trilogio de Rufo Batalla)
- 2019: El negociado del yin y el yang (2a de la trilogio de Rufo Batalla)
- 2021: Transbordo en Moscú (3a de la trilogio de Rufo Batalla)
- 2024: Tres enigmas para la Organización
Rakontoj
[redakti | redakti fonton]- 2009: Tres vidas de santos (La ballena, El final de Dubslav kaj El malentendido)
- 2011: El camino del cole (porinfana literaturo)
Teatro
[redakti | redakti fonton]Eseo
[redakti | redakti fonton]- 1986: Nueva York
- 1989: Barcelona modernista (kunverkita kun sia fratino Cristina Mendoza)
- 2001: Baroja, la contradicción (membiografia eseo)
- 2007: ¿Quién se acuerda de Armando Palacio Valdés?
- 2017: ¿Qué está pasando en Cataluña?
- 2019: Por qué nos quisimos tanto (membiografia eseo, n.º 20 kolekto Baroja & Yo)
- 2020: Las barbas del profeta (Seix Barral, 2020)[6]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Instituto Cervantes (28-a de Oktobro 2011). «Eduardo Mendoza visita la biblioteca que lleva su nombre en el Cervantes de Cracovia». Konsultita la 11an de Aprilo 2012.
- ↑ Círculo Lateral. «Los últimos pícaros de Mendoza». Arkivita el originalo la 29an de Aprilo 2012. Konsultita la 11an de Aprilo 2012.
- ↑ España es cultura. «Eduardo Mendoza. Literatura.». Arkivigite je 2014-04-14 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 11an de Aprilo 2012.
- ↑ Planeta de Libros. «Eduardo Mendoza | PlanetadeLibros.com». Konsultita la 11an de Aprilo 2012.
- ↑ País, Ediciones El (30a de novembro 2016). «Eduardo Mendoza gana el Premio Cervantes 2016». EL PAÍS. Konsultita la 30an de novembro 2016.
- ↑ Intervjuo en La Vanguardia. Arkivita el la originalo je 2021-05-10. Alirita 2022-11-03 .