Eduards Jaunvalks
Aspekto
Eduards Jaunvalks | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1901 en Dundaga |
Morto | nekonata |
Lingvoj | Esperanto • latva |
Ŝtataneco | Latvio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Eduards JAUNVALKS (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1901 en Dundaga) estis latva poŝtoficisto kaj Esperanto-vortaristo.
Movada agado
[redakti | redakti fonton]Jaunvalks estis Esperantisto de 1918 kaj aktivis kiel kursgvidanto. Li fondis la Esperanto-societon de Liepaja en 1925 kaj tie estis delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 1925 ĝis 1929. Li tradukis la unuan kolekton de latvaj popolkantoj, 1927 kaj estis kunlaboranto de Literatura Mondo.
Vortaroj
[redakti | redakti fonton]Post la dua mondmilito aperis lia vortaro Esperanto-latva kun ĉirkaŭ 4 500 kapvortoj kaj latva-Esperanto kun ĉirkaŭ 6 000 kapvortoj en kunlaboro kun Abram Haimovič Gūtmanis en 1957 (204 p.). Forte pliampleksikita nova eldono aperis en Rigo en 1979 (577 p.), fine en 1983 lia "Latva-Esperanta konversacia vortaro".
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1927: Latvaj kantoj en Esperanto (traduko kaj kompilo)
- 1957: Esperanto-latviesu un latviesu-Esperanto vārdnīca (kun A. Gutmanis), Esperanto-latva kaj latva-Esperanta vortaro
- 1968: Latva poezio 1945-1966 (redakto)
- 1979: Esperanto: gramatika, Esperanto-latviesu vārdnīca, latviesu-Esperanto vārdnīca (kun A. Gutmanis), eldonejo Liesma, 577 paĝoj
- 1983: Latviešu-Esperanto sarunvārdnīca, Latva-Esperanta konversacia vortaro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Eduards Jaunvalks en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliografio Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine de Esperanto-vortaroj kaj terminaroj (UEA)