Egon Balas
Egon Balas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Blatt |
Naskiĝo | 7-an de junio 1922 en Kluĵo |
Morto | 18-an de marto 2019 (96-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitato Bolyai de Kluĵo Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto ekonomikisto |
TTT | |
Retejo | https://www.cmu.edu/tepper/faculty-and-research/faculty-by-area/profiles/balas-egon.html |
Egon Balas, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Balázs Egon [balAĵ] estas hungara-rumana-usona matematikisto, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2004).
Egon Balas naskiĝis la 7-an de junio 1922 en Cluj kaj mortis la 16-an de marto 2019. Lia origina familia nomo estis Blatt, kiun unue li ŝanĝis al hungareca nomo Balázs Egon, poste rumaneca nomo Egon Balas.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Egon Balas devenis el juda familio apartenanta ankaŭ al hungara minoritato en Rumanio. Li frue aliĝis al komunistoj. En 1949, li studentiĝis ĉe Universitato Bolyai de Kluĵo kun akademia grado en ekonomiko, kaj tiam ricevis diplomatian taskon en Londono. Li estis arestita, poste li ne havis eblecon labori en ekonomio, tial li iĝis matematikisto. En 1966 li kun la familio migris al Usono, kie li instruis en universitato en Pittsburgh. En la sekva jaro li doktoriĝis en Bruselo, poste ankaŭ en Parizo. Li ricevis 2 premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Integer Programming and Combinatorial Optimization: 4th International IPCO Conference 1995
- 50 Years of Integer Programming 1958–2008 2010
- Will to freedom: A Perilous Journey through Fascism and Communism 2000 (ankaŭ hungare, france, germane)
- diversaj matematikaj artikoloj