Egon Ewald Seefehlner
Egon Ewald Seefehlner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1874 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de septembro 1946 (71-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() |
Familio | |
Infano | Egon Seefehlner (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero ![]() |
Egon Ewald SEEFEHLNER estis tre fama hungarlanda kaj aŭstra fervojofakulo kaj elektroteĥnikisto kiu naskiĝis la 28-an de decembro 1874 en Budapeŝto kaj mortis la 20-an de septembro 1946 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de supraaŭstria familio, la patro estis fervoja inĝeniero. Li studis maŝinan konstruadon kaj elektroteĥnikon kaj finis kun diplomo kaj li ankaŭ skribis disertacion kaj habilitacion. Li laboris mallonge en hungaraj ŝtataj fervojoj, (Magyar Államvasutak, aŭ MÁV, Historio de la hungara fervojo), li laboris tre longe en AEG-Uniono elektra societo en Vieno, ankaŭ en la aŭstriaj fervojoj, hodiaŭ OEBB (Österreichische Bundesbahnen) kaj donas prelegojn en Teknika Universitato (Vieno).
Lia filo, la juristo Egon Seefehlner (1912-1997) estis de 1976 ĝis 1982 kaj de 1984 ĝis 1986 direktoro de la Viena Ŝtata Operejo.
Fervoja Konstruado
[redakti | redakti fonton]Li estas tre fama fervoja inĝeniero kaj helpis konstrui Stubaitalfervojon, la unuan elektran una-fazo-fervojon de Aŭstrio, la dentajn fervojojn inter Triesto – Opicina, Bozen) – Ritten, kaj la 1435 mm (normala ŝpuro) Mittenwald-Fervojo.
Kablovojaĵoj
[redakti | redakti fonton]Li helpis konstrui la funikularon alten je Hungerburg (Innsbruck) kaj je Erzberg (Eisenerz).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Seefehlner skribis gravan historian verkon kun multaj detalaj tabeloj pri lokomotivoj kaj konstruaj ekzemploj kaj diskuto pri teĥnikaj problemoj:
- Elektrische Zugförderung : Handbuch für Theorie und Anwendung der elektrischen Zugkraft auf Eisenbahn / E.E.Seefehlner 2-eldono Berlino : eldonejo Springer, 1924; XI, 659 p. ; 28 cm : 699 Figuroj.; Tabeloj kaj tel ĉapitro pri denta fervojoj kaj drataj ŝnuregaj fervojoj ; de Hans Heinrich Peter, p.536-640; Elektra trenotiro (Elektra trakcio): Manlibro pri teorio kaj apliko de elektra tirforto en fervojo.
- La verktitolo de la franca traduko jenas:
- Traction électrique / E[gon] E. Seefehlner ; Avec un chapitre...par H. H. Peter. Traduko en franca lingvo de R. Weiller; Parizo : eldonejo Béranger, 1926; 694 p.
Ligiloj en Vikipedio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- M. Martischnig en la aŭstria biografia leksikono 1815 ĝis 1950 donas tre detalan biografion en germana lingvo, (en pdf), kun verkolisto