Ehingen (Danubo) estas germana urba komunumo en la sud-oriento de la federacia lando Baden-Virtembergo, borde de la rivero Danubo, kaj estas parto de la regiono Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario. Ĝi situas pli-malpli 23 kilometrojn sud-okcidente de Ulm kaj 67 km sud-oriente de Stutgarto. Ehingen estas la plej granda urbo de la distrikto Alb-Donau. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 27 276 loĝantojn.
jen "historia" esperanto-vikipedia situobildo de la urbo en Germanio, el majo 2006, kiam tiaj mapoj ankoraŭ fariĝis unuope