Ekipaĵtraktoro

Ekipaĵtraktoro estas utilveturilo, kiu estas uzata en agrikulturo. Ĝi estas ŝanĝkonstruo de la klasika traktoro. Ekipaĵtraktoro estu utiligata por multaj diversaj laboroj. Tiun celon oni provas apliki per alkonstruo de agrikulturaj aparatoj kaj maŝinoj fronte, malfronte kaj inter la aksoj.
Kiel sistemportatoroj estas ekipaĵportatoroj, kiuj ne havas alkonstruaĵojn inter la aksoj. Ili povas uzi la lokon sur la veturilo por esti pli fleksebla.
Evoluado kaj produktado
[redakti | redakti fonton]
La inĝeniero el la germana urbo Erfurt, Egon Scheuch evoluis la koncepton antaŭ la Dua Mondmilito, sed la milito malpermesis la realigadon. Post 1945 diversaj konstruantoj evoluigis diversajn similajn veturilojn. La du tipoj estas la „araneo“ kaj la „talpo“. La talpo estis konstruitaj ekde 1948/49.
1945 evoluiĝis Albert Friedrich „motorpelitan universalan maŝinon“. Ekestis ĉiupova traktoro kiu estis nomata de la germanaj inventistoj „Universal-Motor-Gerät (universala motor aparato“ kaj la germanlingva mallongigo estas Unimog. La seria produktado komenciĝis en 1949.
En Usono Allis-Chalmers komenciĝis en 1948 produkti la modelon kun 9 ĉp-motoro. Ĉar estis muntita ĉe la malantaŭo, la veturilo similas al Unuaksa traktoro. Ĝis la fino de la produktado en 1955 la firmao faris apenaŭ 30 000 veturilojn.
En la federacia respubliko Germanujo la firmao Ruhrstahl prezentis en 1951 sian Ruhrstahl-ekipaĵportatoro, kies motoro de la firmao Henschel estis muntita en la pobo. Samjare la firmao Lanz prezentis la unuan Alldog-motorekipaĵportatoro“.
Similaj veturiloj produktis ekde 1953 en GDR la Traktorenwerk Schönebeck (traktora fabriko Schönbeck). En Grandbritio produktas David Brown de 1956 ĝis 1961 la ekipaĵportatoron „ 2D“. La plej lasta „klasika“ ekipaĵportatoro en Germanujo faris la firmaon Fendt.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Allis Chalmers G (GRV)
-
“Lanz Alldog“ kun ŝarĝoplato
-
“David Brown 2D“
-
“Fendt F12GT“ (konstrujaro 1958) kun frontŝarĝilo
-
“Eicher G250“ (1969) kun kapuĉo
-
ekipaĵtraktoro de la firmao Fendt kun mulĉadilo por laboro kiel komunuma vetrurilo
-
“T-16MG“ ekipaĵtraktoro el Ĥirkovo /Ukrainio
Sistema traktoro kiel anstataŭanto de ekipaĵportatoro
[redakti | redakti fonton]Ekde 2004 la firmao Fendt ne plu faris ekipaĵportatorojn, ĉar Fendt posedis la registritan markon por tiaj veturiloj. La pli novaj veturiloj nomiĝas sistemtraktoroj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
la sistemtraktoro “Holmer Terra Variant“
-
La “Terra Variant” kiel flusterka disigilo
-
”Claas Xerion 3300” sistemtraktoro
-
“Vervaet“-sistemtraktoro kun flusterka transporto
-
“JCB Fastrac“ kun laborplatformo
Tipaj ekipaĵoj por ekipaĵportatoroj kaj sistemtraktoroj
[redakti | redakti fonton]- ŝprucigilo, cisterno surkonstruita kaj stangaro plej ofte en la tripunkta hidraŭliko
- frontŝarĝilo sur la fronto de la veturilo
- flusterka barelo-surmuntado
- sterka disigilo-surmuntado
- beta hakmaŝino muntita en la interaksa ejo
- ŝarĝoplato (muntita)