Ekologiistaj Verduloj
Aspekto
Ekologiistaj Verduloj | |
---|---|
Οικολόγοι Πράσινοι | |
Verda partio | |
Lando | Grekio |
Fondiĝo | decembro 2002 |
Lingvo(j) | greka |
Ĉefa sidejo | 31 str. Kolokotronis, 105 62 Ateno |
Ideologio | Verda politiko, subsidiareco |
Retejo | www |
La partio Ekologiistaj Verduloj - greke Οικολόγοι Πράσινοι, latinliterigite Oikologoi Prasinoi- estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Grekio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 2002 fare de membroj de la organizo "Verda Politiko" (greke Πράσινη Πολιτική, Prasini Politiki). Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la partio
- bazaj informoj pri la partio sur la paĝaro de la Eŭropa Verda Partio (en la angla)[rompita ligilo]