Saltu al enhavo

Ekstremaj punktoj de Ĉeĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekstremaj punktoj de Ĉeĥio estas la plej okcidenta, la plej orienta, la plej norda, la plej suda, la plej alta kaj la plej malalta punktoj de Ĉeĥio.

Longitudo kaj latitudo

[redakti | redakti fonton]

La plej alta kaj la plej malalta punkto

[redakti | redakti fonton]
  • La plej alta natura punkto estas loko sur ĉeĥa-pola limo proksime de monto Sněžka (montopinto en Pollando) en Regiono Hradec Králové kun supermara alteco 1603 m s. m. Tiu ĉi punkto estas ankaŭ la plej alta punkto de la historia lando Bohemio.
    • Absolute plej alta punkto de Ĉeĥio estas pinto de elsendilo sur Praděd, kiu troviĝas en supermara alteco 1 638 m s. m.
  • La plej malalta natura punkto estas surfaco de rivero Elbo ĉe Hřensko sur ĉeĥa-germana limo, en Regiono Ústí nad Labem, kiel Elbo forlasas la ĉeĥan teritorion, kun supermara alteco 115 m s. m. Tiu ĉi pnkto estas ankaŭ la plej malalta punkto de la historia lando Bohemio.
    • Absolute la plej malalta punkto sur surfaco de Ĉeĥio estas la plej profunda loko de minejo kavo Minejo Bílina en Regiono ˇUstí nad Labem, situanta en alteco 20 m s. m.[1]
    • Ĝis nun mezurita profundaĵo de Abismo ĉe Hranice faras 519,5 m, kio estas proksimume supermara alteco –220 m s. m. (la fundo ne estis atingita, oni taksas ankoraŭ je centoj da metroj pli profunde).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Průcha, Jaroslav. Nejnižší bod ČR? Dno lomu!. pHmedia Czech Republic.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]