Ektazio (medicino)
Aspekto
En medicino, ektazio[1] estas la patologia, kronika dilato aŭ malkontrahiĝo de tuba organo en la korpo.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Jen kelkaj oftaj ektazioj:
- Bronkektazo estas la kronika dilato de la bronkoj.
- Laktodukta ektazo estas la kronika dilato de la laktoduktoj en la mamoj.
- Vaskula ektazo estas la kronika dilato de la sangovaskuloj.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La termino ektazio devenas de la helena ἔκτᾰσῐς éktasis “etendo”, de ἐκ ek “el” kaj τείνειν teínein “streĉi”.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Duct ectasia (angle). American Cancer Society.