Ekvadora grundokolombo
Aspekto
Ekvadora grundokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ekvadora grundokolombo aŭ terkolora grundokolombo (Columbina buckleyi) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo, partikulare en Sudameriko, kaj pli precize en Ekvadoro kaj norda Peruo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj kaj tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj kaj tropikaj sekaj arbustaroj. La specifa nomo en la latina scienca nomo aludas al la uzona naturscencisto Samuel Botsford Buckley.
Temas pri malgranda kolombo tre malhelbruna (kotkolora) kun rimarkindaj vertikalaj nigraj strioj videblaj en flugiloj ripoze, ruĝaj kruroj kaj griza beko kun nigra bekopinto. La vizaĝo estas pli hela kaj flaveca ol la cetero de la korpo.