El Jarama
El Jarama | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Rafael Sánchez Ferlosio |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1956 |
Eldonejo | Ediciones Destino |
Loko de rakonto | Madrida Regiono • Ĥaramo • Q16623061 |
Honorigoj | Premio Nadal • Castilian Narrative Critic Award |
El Jarama estas romano de 1956 de la hispana verkisto Rafael Sánchez Ferlosio. Ĝi enkadriĝas en tendenco de novrealismo kaj iĝis ĉefa referenco ene de la hispana literaturo de la mezo de la 20-a jarcento.
La romanon verkis Ferlosio inter oktobro 1954 kaj marto 1955, akiris la Premion Nadal de 1955 kaj ricevis multajn laŭdojn inter aliaj pro la majstreco de la reprezentado de la dialogoj,[1] kaj oni publikigis ĝin en februaro 1956. Ĝi ricevis ankaŭ plurajn aliajn premiojn kaj estis inkludita en 2001 en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[2]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En la romano oni rakontas dek ses horojn de varma somera dimanĉo, en kiu grupo de dek unu gejunuloj el Madrido veturas al apuda rura banloko de la rivero Jarama. Tie ili interrilatas kaj inter si kaj kun lokaj ĉeestantoj de apuda trinkejaĉo. La horoj pasas lante kaj posttagmeze okazas tragedio, kiu rompas la monotonan rutinon de la tago.[3][4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hernando Cuadrado, 2005, p. 380.
- ↑ Lista completa de las 100 mejores novelas
- ↑ Rodgers, 1999, p. 467.
- ↑ Villanueva, 1999, p. 228.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gullón, Ricardo (1975). «Recapitulación de El Jarama». En University of Pennsylvania Press, eld. Hispanic Review 43 (1): 1-23. ISSN 0018-2176. JSTOR 472508.
- Hernando Cuadrado, Luis Alberto (2005). «Lengua y estilo de El Jarama». Cuadernos para investigación de la literatura hispánica (30): 379-398. ISSN 0210-0061. Arkivita el originalo la 2an de februaro 2014.
- Rodgers, Eamonn J. (1999). Encyclopedia of Contemporary Spanish Culture. Taylor & Francis. ISBN 9780415131872.
- Soubeyroux, Jacques (1995). «Dynamisme et symbolisme dans El Jarama de Sánchez Ferlosio». En Asensio Gutiérrez, eld. Mouvement et discontinuité: approches méthodologiques appliquées à l'histoire et aux littératures d'Espagne et d'Amérique latine : hommage au professeur A. Gutierrez. Université de Saint-Etienne. pp. 93-108. ISBN 9782862720838.
- Villanueva, Darío (1994). Estructura y tiempo reducido en la novela. Anthropos Editorial. ISBN 9788476584378.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Jarama en la hispana Vikipedio.