El Kazovszkij
Aspekto
El Kazovszkij | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
El Kazovszkij | |||||
Naskonomo | Елена Ефимовна Казовская | ||||
Naskiĝo | 13-an de julio 1948 en Sankt-Peterburgo | ||||
Morto | 21-an de julio 2008 (60-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 5-1-413 vd | ||||
Etno | rusoj vd | ||||
Lingvoj | hungara • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1970–1977) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | artisto poeto ludartisto pentristo grafikartisto vd | ||||
Laborkampo | Hungara literaturo kaj vidigaj artoj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
El Kazovszkij [kazovskij], ruse Елена Казовская [jelena kazovskaja] estis rusdevena hungara pentristo, grafikisto kaj dekoraciisto.
El Kazovszkij naskiĝis la 13-an de julio 1948 en Leningrado (nuntempa Sanktpeterburgo). Ŝi mortis la 21-an de julio 2008 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]El Kazovszkij vivis en Hungario ekde 1965. Ŝi frekventis Belartan Ĉeflernejon inter 1970-1977, kie ŝi lernis pentradon precipe de György Kádár kaj Ignác Kokas. Krom la diversaj grafikaĵoj kaj pentraĵoj ŝi okupiĝis pri maskoj kaj kostumoj por teatraj prezentoj. Ŝiaj pentraĵoj jam troveblas ankaŭ en muzeoj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2002, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- teatraj maskoj kaj kostumoj
- grafikaĵo por libro
- pentraĵoj, ekzemple La tri gracioj; Dzsan-háromszög; Címerek (Blazonoj)
- Dzsan-panoptikum (serio)