Saltu al enhavo

El Maderal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Maderal
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49719
Demografio
Loĝantaro 175  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 5° 37′ U (mapo)41.2812662-5.6218396Koordinatoj: 41° 17′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 29,71 km² (2 971 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Maderal (Provinco Zamoro)
El Maderal (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de El Maderal
El Maderal (Hispanio)
El Maderal (Hispanio)
DEC
Situo de El Maderal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Maderal [+]
vdr

El Maderal estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. El Maderal estas tradukebla etimologie al La lignejo.

Surstrata fontano apud kanaligita rojo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 177 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Villamor de los Escuderos, Argujillo, Fuentespreadas, Cuelgamures, El Cubo del Vino kaj Topas, tiu lasta de la provinco Salamanko.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Mezepoke estis kvartalo de judoj, unu el malmultaj registritaj en la provinco. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]