El Oso
El Oso | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05164 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 136 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 4° 46′ U (mapo)40.841666666667-4.7705555555556Koordinatoj: 40° 51′ N, 4° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 894 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Oso, Ávila [+] | |||
El Oso [elOso] estas municipo en la nordo-centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Ávila, en la centro de la provinco. El Oso estas komprenebla maletimologie kiel "la urso", sed etimologie la nomo devenas el la latina vorto lutosus ("koteca, argileca"), reference al la tereno (apud granda natura lageto, nome Laguna del Oso). Alia popola etimologio aludas al antaŭromia granita skulptaĵo de "porkobovo", nun malaperinta, kiu estis miskomprenata kiel de urso fare de la popolo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 149 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 21 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Cabizuela, San Pascual, Hernansancho, Riocabado, Las Berlanas kaj Gotarrendura.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de 1250.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).