El Rasillo de Cameros
El Rasillo de Cameros | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26124 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 2° 42′ U (mapo)42.194444444444-2.6980555555556Koordinatoj: 42° 12′ N, 2° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 098 m [+] | ||
Areo | 13,61 km² (1 361 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Rasillo de Cameros [+] | |||
El Rasillo de Cameros [elraSIljo dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĉe la ĉefa urba kerno fluas la rojo San Mamés al la Akvorezervejo González Lacasa je 2 km sudoriente.
Ĝi estas komunikita laŭ la montara regiona ŝoseo LR-253 sude al Ortigosa de Cameros, la akvobaraĵo ekkonstruita dum la Dua Hispana Respubliko kaj la domareto Peñaloscintos. Nordoriente estas Nieva de Cameros kaj la nacia ŝoseo N-111.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis trovitaj restaĵoj de prahistorio (Bronzepoko) kaj romia epoko.
El Rasillo de Cameros iam apartenis al Ortigosa de Cameros ĝis en 1817 Fernando la 7-a deklaris ĝin villa, post pago de 12 500 realojn al Ortigosa de Cameros.
Dum la Moderna Epoko, El Rasillo prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Pro tio, en 1733, Filipo la 5-a liberigis el militservo la lanistoj kaj ŝafopaŝtistoj de Laguna de Cameros, Lumbreras, Pradillo kaj Ortigosa de Cameros.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 407 loĝantoj ĝis 100 en 1970-aj jaroj kaj poste oni rekuperiĝis iomete ĝis nunaj 136.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, la industrio pri ligno kaj la rura turismo.
Vizitindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, la diglago, mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ulmego.
-
Diglago.