Saltu al enhavo

El camino del corazón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El camino del corazón
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fernando Sánchez Dragó
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1990
Eldonejo Editorial Planeta
Ĝenro romanovojaĝlibro
vdr

El camino del corazón (La korvojo) estas romano de Fernando Sánchez Dragó, publikigita en 1990.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1] Krome la romano estis finalista de la Premio Planeta 1990.

La romano komenciĝas per la jena citaĵo el Popol Vuh, kiu havigas la titolon de la romano:

Citaĵo
 Kiam vi devos elekti inter du vojoj, demandu al vi kiu el ili havas koron. Kiu elektas la korvojon, neniam eraras. 
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

JAro 1969. 32-jarulo entreprenas veturadon al Oriento cele al serĉado de saĝeco, spirita ebrieco kaj feliĉo, kion Okcidento ne havigis al li. Restis en provinca urbeto lia edzino kun kiu li kunhavis revojn kaj seniluziigojn en la 1960-aj jaroj. Li trairas Turkion, Iranon, Pakistanon, Baraton, Nepalon, Indonezion, Vjetnamon dum ties milito kaj Afganion. Dume lia personeco transformiĝas. Helpas lin, inter aliaj, interesaj roluloj kiel altrangulo de Istanbulo, piediranto de Manĉo, komercisto sufia, tigro de Bengalo, motorciklisto de Delhi, la "kumari" de Katmanduo, la latinamerika duopo, la pandito de Bombajo, la barono de Sicilio, la argentina ĵurnalisto, la spontanulo de Sajgono kaj la fakiro de Konarako. Samtempe, kiel ligilo de tiu vojaĝo, Cristina (aŭ Penelopo) teksas kaj malteksas sian senĉesan intrigon de amo kaj disamo kun Dionisio (aŭ Odiseo).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El camino del corazón en la hispana Vikipedio.