Saltu al enhavo

El claro de los trece perros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El claro de los trece perros
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

El claro de los trece perros (La senarbejo de la dek tri hundoj) estas romano de Jorge Márquez, publikigita en 1997. Ĝi estis ricevinto de la unua premio Ciudad de Salamanca.[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En tre aparta rura vilaĝo oni akuzis frenezulon pri murdo kiun li ne faris. Lia mortanta patrino diris vortojn kiuj ŝajne anoncis la murdon de la drinkejestro. Tion profitis la loka sorĉistino por revenĝi la unuan personon kiu kuraĝis defii ŝin, nome la drinkejestro kiu akceptis gastigi ŝian adultan edzon. Poste ŝi kulpigis la kompatindan frenezulon kiu nomas sin Duendecillo Nemoroso (literatura kronmono, ke li estas malalteta kaj loĝas en arbaro). Oni internigas lin en loka frenezulejo, de kiu li sendas leterojn al kriminologia profesoro Salinero por ke tiu esploru la veron kaj li povus malliberiĝi.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La verko estas parodio de pluraj stiloj kaj subĝenroj. Dekomence la afero de la murdo apartenas al krimromanoj, dum la rimedoj per inkludo de leteroj devenas iel de Lazarillo de Tormes, dum la filozofia cerbumado devenas el la cetero de la pikareska romano. La epizodoj de la patreco de la protagonisto kaj de la akcidento de la leterpoŝtisto randas ĉe sciencfikcio. Krome estas elementoj de fantasta rakontaro (koboldoj), de rura melodramo, de amafera rakonto (rilato inter la leterpoŝisto kaj la instruistino), de alegorio en la afero de la hundo Gaseoso, de psikologia romano en la klopodoj esploranalizi la menson de la akuzito. Tia diverseco montriĝas grafike per la elekto de aparta tiparo por ĉiu el la parolantoj-roluloj.[1]

Krom la diverseco de la materialo, estas ankaŭ diverseco en la strukturo, kiu ludas per kombino de aŭtoroj-rakontistoj-ricevantoj. La frenezulo sendas leterojn al la profeosro, kaj siavice tiu verkas taglibron komentante la leterojn. Kaj krome aperas la aŭtor-eldonisto, kiu komplementas la tuton semante dubojn pri tio kio estas realo kaj tio kio estas fikcio.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Ángel Basanta, El claro de los trece perros, ABC Cultural nº 289, p. 11.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Jorge Márquez, El claro de los trece perros, Algaida, Sevilo, 1997. ISBN = 84-7647-609-4

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]