Saltu al enhavo

El día que murió Marilyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El dia que va morir Marilyn
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Terenci Moix
Lingvoj
Lingvo kataluna lingvo
Eldonado
Eldondato 1969
vdr

El día que murió Marilyn (La tago en kiu mortis Marilyn) estas romano de la hispana verkisto Terenci Moix publikigita en 1969.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En tiu romano oni rakontas la vivojn de du generacioj de unu familio: nome la generacio de la junuloj de la Hispana Enlanda Milito kaj la generacio de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Estas la prezento de la paŝo de tiu familio de la laborista klaso al nova burĝaro de Barcelono, kaj de la ŝanĝoj kiuj rezultas en ĉiu el la protagonistoj.

El día que murió Marilyn estas dividita en kvin libroj:

  • La Amèlia (1934-1947), el laborista klaso kiu edziniĝis al Joaquín (Xim) survivanto de la milito; ŝi iĝis grava negocisto.
  • Bruno (1947-1953); oni rakontas lian infanaĝon kaj amikecon kun Jordi kaj kun lia frato Carlitus, kiu mortis. Li malfermiĝas al seksemo de adolesko.
  • Jordi (1961), amiko de Bruno, estas samseksemulo kiu alproksimiĝas al malhelaj etosoj.
  • Xim (1928-1962), patro de Bruno, disamorema, estas kortuŝita pri la perdo de sia filo Carlitus.
  • Los cachorros (La hundidoj, 1962) estas la junuloj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]