El fuego invisible
El fuego invisible | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Javier Sierra |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 2017 |
Honorigoj | Premio Planeta |
El fuego invisible (La nevidebla fajro) estas romano de la hispana verkisto kaj ĵurnalisto Javier Sierra, publikigita en 2017 kaj per kiu li iĝis venkinto de la Premio Planeta.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]David Salas estas ĵus doktoriĝinta studento en la Kolegio Triunuo (Dublino), kiu feritempas en sia denaska Madrido. Tie li renkontiĝas kun verkistino amikino de sia mortinta avo, nome Victoria Goodman, kaj kun ŝia mistera helpnatino. Tiel startas mistera esplorado pri la morto de unu el la lernantoj de Lady Goodman, kaj la stranga serĉado literatura fare de la ceteraj lernantoj cele al la sankta gralo kaj al la vero pri la morto de la kolego. Ili devos trairi dek kvin diversajn interesajn lokojn de Hispanio por malkovri la veron, dekomence ĉe la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio kaj tra preĝejoj, monaĥejoj, katedraloj kaj aliaj vidindaĵoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de Javier Sierra.
- Hevia, Elena (2017). Necesitamos conectarnos con lo sublime", artikolo de El Periódico.
- Guerra, Andrés (2017) Mi novela será catalogada como no apta por el sector más conservador de la Iglesia, artikolo de La Vanguardia.
- Almanzán de Gracia, Ángel (2017). Lo visionario griálico en EL FUEGO INVISIBLE de Javier Sierra y la Imaginación Creadora -I-, en lia oficiala retejo.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El fuego invisible en la hispana Vikipedio.