Saltu al enhavo

El fulgor y la sangre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El fulgor y la sangre
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

El fulgor y la sangre (Brilo kaj sango) estas romano de la hispana verkisto Ignacio Aldecoa publikigita en Barcelono en 1954 fare de la eldonejo Seix Barral. Ĝi estis lia unua romano, nome historio pri kvin edzinoj de civilgvardianoj, por kio la verkisto veturis tra apartaj loĝlokoj de Hispanio akompanata de Jesús Fernández Santos,​[1] kiu iĝos finalista de la Premio Planeta.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En vilaĝo de Kastilio la kazerno de la Civila Gvardio estas en kastelo sur monto. Malsupre en la vilaĝo estas festo kaj de malsupre venas la tragedia novaĵo ke oni ponardis kaj murdis gvardianon, sed oni ne scias kiu. Tri edzinoj de gvardianoj memoras siajn vivojn ĝis alveno al tiuj kazerno kaj vilaĝo, timante ĉiu, ke la murdito estas la propra edzo, pro kiu ŝi restus malriĉiĝinta. La strukturo havas jenajn ĉapitrojn:

  1. Tagmezo
  2. Dua posttagemeze
  3. Tria posttagemeze
  4. Kvara kaj duono posttagemeze
  5. Sesa vespere
  6. Sepa vespere
  7. Krepusko

La unua kaj lasta ĉapitroj estas pli malgrandaj kaj klarigas la kuntekston kaj la intrigon. La ceteraj kvin ĉapitroj estas dediĉitaj al la tri edzinoj, kiuj supozas, ke ili vidviniĝis, kaj aliaj du kiuj havas siajn edzojn en la kazerno. En la memoro de la edzino restis markita la sufero pro la enlanda milito. La angoro de la atendo pliiĝas pro la varmegaĉo de la horoj de la somera siesto.

Finfine la murdito estas la nura gvardiano fraula, kiu fakte estis ĵus ricevinta permeson por translokiĝo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Constenla, Tereixa (7a de aprilo 2010). «Ignacio Aldecoa, el aventurero de las historias». El País. Konsultita la 22an de januaro 2018.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El fulgor y la sangre en la hispana Vikipedio.