El jardín de las dudas
El jardín de las dudas | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fernando Savater |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
'El jardín de las dudas' (La ĝardeno de la duboj) estas romano de Fernando Savater de 1993, kun agado okazanta en la Hispanio de la 18-a jarcento kaj enhavo rilata al la pensaro klerismaj de la verkisto Voltaire. La verko estis finalista de la Premio Planeta de tiu jaro.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Estas la historio de damo franca establinta en Hispanio nome Carolina de Beauregard, grafino de Montoro, kiu, enuega pro la vivo en "Madrido kiu estas nek ĉefurbo nek io ajn simila, sed nur simplega vilaĝego, plena je muŝoj, je feko, je preĝoj, je pastroj, je virinoj sencerbaj kaj seninstruaj oscedantaj malantaŭ kradoj kruduloj submantelaj kiuj pensas nur pri la fiagoj de banditoj kaj pri glavofrapoj de toreadoroj", sendi leteron al intelektulo Voltaire cele al evito de sia ĝismorta enuo kaj por ke li rakontu sian historion kiel filozofo kaj pensulo, sed ĉefe kiel viro.
Ekde tiam, startas ampleksa interŝanĝo de korespondado inter ambaŭ roluloj en kiu Voltaire eksponas sian pensron, siajn intelektajn batalojn, siajn prizonkondamnojn, ekzilojn, luktadon kontraŭ la religia fanatikismo kaj siajn humanitarajn iniciatojn.