Saltu al enhavo

El la "Verda Biblio"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El la "Verda Biblio"
El la "Verda Biblio"
El la "Verda Biblio"
Aŭtoro Izrael Lejzerowicz
Eldonjaro 1935
Urbo Budapest
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 104
vdr

El la "Verda Biblio" estas satira libro de Izrael Lejzerowicz. La unua eldono estis de Literatura Mondo en 1935. Precipe temas pri parodio de la ĝis-tiama Esperanta movado.

La libro konsistas precipe el 25 ĉapitroj en Biblieca stilo. Estas fikciaj nomoj, kiuj aludas historiajn esperantistojn kaj eventojn. Ekzemple Andreo Apud en Ĉapitro VI estas vortluda aludo al Andreo Cseh.

La libro enhavas ĉirkaŭ 15 ilustraĵojn de Rajmundo Laval.

Eldonhistorio

[redakti | redakti fonton]
  1. Literatura Mondo, 1935
  2. Hungara Esperanto-Asocio, 1978
  3. Eldonejo Hejme, 2007
  4. Libromondo kaj Grafokom, 2014

Jerzy Fornal adaptis elĉerpaĵojn en drama formo, 1997.

Citaĵo
 Amuzaj alegorioj pri nia Movado, verkitaj laŭ la stilo de la Malnova Testamento. En tiu ĉi libreto ĉiu “eminentulo” kaj ĉiu institucio facile rekonas sin sub plej maldika masko. Iuj legantoj sendube trovos la verkon blasfema, sed ni estas certaj, ke ĝi ne estas tia laŭ intenco. Interesa kaj sprita aldono estas “Babiladoj kun Horaĉo Ŝercer.” 
— F. W., La Brita Esperantisto - Numero 373, Majo (1936)
Citaĵo
  1 En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapükon. 2 Kaj Volapük estis senforma kaj kaosa kaj mallumo estis en ĝi. 3 Kaj la Senkorpa Mistero diris : Estu lumo: kaj fariĝis Esperanto. 4 Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona : kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapük. 5 Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago kaj Volapükon nomis Nokto. Kaj estis vespero kaj estis mateno - unu Tago.

Jen la komenco de tre bonhumora libro, aperinta unuafoje en 1935. Se vi iom konas la orientan stilon de la biblio kaj iom scias pri la historio de Esperanto, vi legos kaj relegos ĉi tiun satiron kun plezuro kaj vi divenos la nomojn Bofrunt, Andreo Apud, Osbriko, Junio Pagi, Kafo Alt, Kalsurmano Galoŝej, Ragmond Ŝerc kaj multajn aliajn. Kaj krome vi rimarkos, ke multe el la spirita kritiko ankoraŭ estas necesa. 
— julio-aŭgusto 1979, W. Krikke, Esperanto, 883-4 (7-8), paĝo 132
Citaĵo
 „En ĉiuj tempoj viaj yestoj estu verdaj kaj verda oleo ne manku en viaj kapoj!"

HEA ofertas frandaĵon por ŝatantoj de verda satiro. Izrael Lejzerovvicz (1901 ĝis 1944) estis fervora esperantisto kaj pri la publicisto [tiel], kiu pereis en Treblinka. Li verkis precipe por "Pola Esperantisto", "Heroldo" kaj "Literatura Mondo". 1935 aperis dudek kvin ĉapitroj «El la verda biblio". Per lingvo de la Sankta Libro li raportas amuze pri la historio de nia movado. 1. «En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapukon. Kaj Volapŭk estis senforma kaj kaosa ... 24. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj..." Ne mankas aludoj je eminentuloj de la movado kiel Bofrunt (Beaufront), Diofilo Kara (Theophile Cart), Andreo Apud (A. Cseh), Junio Pagi (Julio Baghy) aŭ Kalsurmano Galoŝej (K. Kalocsay).Klare li prezentas fenomenojn, kiuj kontribuis «nur por malvenkigi Esperanton". En antaŭvorto la aŭtoro mem avertas la eternajn entuziasmulojn de la verda popolo kaj petas pardonon, se pli iu el ili nenio ridiga estas dirite en la Verda Biblio. (Sed ĝi povas esti laŭvole daŭrigata!) En la dua parto ni legas «Babiladon kun Horaĉo Serĉer", kiu prezentas sin: «Nu, mi estas verdire malnova esperantisto, sed mi ne parolas Esperante!" Tamen H. Serĉer senĉese naskas ideojn, proponas revolucion por havi nur puri asajn esperantistojn, rezignas postenon (ne volas esti elektita en komitaton por esti poste priklaĉata) kaj fine komencas kompili fakan terminaron por insultoj kaj malbenoj (ekzemple: esperantigita estu via edzino!).

La malamikoj de la iamaj kontraŭtalpaĵoj en „der esperantist"‘) prefere ne risku novan koleratakon pro legado de la Verda Biblio. Tamen la libro certe trovos multajn ŝatantojn. 
— Linde Knoschke. Der Esperantist - Numero 107, Marto (1981)
  • El la “Verda Biblio”. Izrael Lejzerowicz. Postparolo Tomasz Chmielik. Desegnaĵoj de Rajmundo Laval. Bjalistoko / Świdnik: BES / Libro-Mondo, 2021 (5-a eld). 122p. 17cm. Bind. Kun 38-minuta kd. Legas Jerzy Fornal. ISBN 9788363698690.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]