El niño de barro
El niño de barro | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El niño de barro |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2007, 18 maj. 2007 |
Ĝenro | suspensa filmo |
Reĝisoro(j) | Jorge Algora |
Scenaro | Jorge Algora • Héctor Carré Menéndez |
Rolantoj | Maribel Verdú • Daniel Freire • Chete Lera • Abel Ayala • Roly Serrano • Oscar Alegre • Emilio Bardi • César Bordón • Sergio Boris • Mónica Cabrera • Carlos Kaspar • Nicolás Torcanowski • Mariana Torres • Ana María Castel • Mónica Lairana • Fernando Pardo |
Honorigoj | Mestre Mateo Award for best film • Q131152326 • Q131171692 |
IMDb | |
El niño de barro (Kotinfano) estas argentina filmo de 2007 reĝisorita de Jorge Algora kun ĉefaktoroj Juan Ciancio, Daniel Freire, kaj Maribel Verdú. Ĝi estas bazita sur la murdoj de Cayetano Santos Godino, plej ofte konata kiel Petiso Orejudo (1896-1944), kiu estis la seria murdisto plej juna de Argentino.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Bonaero en 1912, Estela estas hispanino kiu vivas kun sia filo Mateo dek-jaraĝa, kiu vidas konstante perfortajn scenojn surstrate. Krome li estas viktimo de fitraktado fare de sia duonpatro, Octavio, kiu admonas Estela por disciplino al ŝia filo. Iam fotisto pagas 20 centavojn al Mateo por foti lin nudigante infaninon, sed la infanino finfine malakceptas kaj Mateo fuĝas.
Poste, Mateo vizias violentajn bildojn pri infano Arturo, kiu estis batita kaj strangolita en karuselo. La komisaro Petrie interesiĝas pri la afero kaj vidas la kadavron kaj animalojn mortintajn en kabanaĉo. Octavio konvinkas Estela porti sian filon al konsultejo de la Dro. Soria, ĉu Mateo estas mense malsana. Mateo asertas, ke li estis en la loko de la murdo de Arturo, sed sonĝe. La komisaro Petrie aperas en la konsultejo por aŭskulti la konversacion kaj poste, la Dro. Soria diras al Estela, ke la vizioj kaj koŝmaroj de Mateo estas rilataj al lia malforteco. Soria esploras la kadavron de Arturo kaj konstatas, ke li ne mortis pro la batado, sed asfiksie, kiel Mateo vidis sonĝe.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Maribel Verdú kiel Estela.
- Daniel Freire kiel la komisaro Petrie.
- Juan Ciancio kiel Mateo.
- César Bordón kiel Octavio.
- Chete Lera kiel Dro. Soria
- Abel Ayala kiel Cayetano.
- Roly Serrano kiel Blas.
- Emilio Bardi kiel Fiore Godino.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sgroi, Adrián (3a de septembro 2019). «El Petiso orejudo, el asesino serial más joven de la historia argentina». Diario Uno. Konsultita la 19an de majo 2021.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo El niño de barro hispane.