Saltu al enhavo

El pájaro de la felicidad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El pájaro de la felicidad
filmo
Originala titolo El pájaro de la felicidad
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 5 maj. 1993
Ĝenro filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pilar Mercedes Miró Romero
Produktisto(j) José Luis Olaizola
Scenaro Mario Camus
Filmita en Almerio
Muziko de Jordi Savall
Rolantoj Mercedes Sampietro • Aitana Sánchez-Gijón • José Sacristán • Lluís Homar • Asunción Balaguer • Adriana Ozores • Ana Gracia • Josep Maria Pou • Eulalia Ramón • Daniel Dicenta • Mari Carmen Prendes
IMDb
vdr

El pájaro de la felicidad (La birdo de la feliĉo) estas hispana drama filmo de 1993,​ reĝisorita de Pilar Miró.​ La scenaro estas de Mario Camus. Ĉefrolas Mercedes Sampietro, Aitana Sánchez-Gijón, José Sacristán kaj Carlos Hipólito.

La filmo ricevis Goya-premion al la plej bona fotografio (José Luis Alcaine) kaj Premion Ondas al la plej bona aktorino (Mercedes Sampietro). Ĝi estis prezentita en la fako Un certain regard de la Festivalo de Cannes samjare.​

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ĉirkaŭ 50-jaraĝa virino, pentristino kaj artorestaŭristino, suferas intencitan perforton vizitante sian nuran filon. Antaŭ la psikologia misordo kaj la indiferento de ŝia koramiko, ŝi ekmeditas pri sia vivo kaj la situacioj kiuj estis kondukintaj ŝin ĝis tiu punkto: divorco, malproksimiĝo de la filo kiun ŝi ne bone zorgis kaj la malmulta traktado kun siaj gepatroj. Tiukadre ŝi rifuĝiĝas en siaj soleco kaj laboro, translokiĝante sin al luata domo en la sudo de Hispanio, en kiu ŝi serĉas sian pasintecon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Mercedes Sampietro, Carmen
  • Aitana Sánchez-Gijón, Nani
  • José Sacristán, Eduardo
  • Carlos Hipólito, Enrique Jr.
  • Lluís Homar, Fernando
  • Daniel Dicenta, Enrique
  • Mari Carmen Prendes, Patrino
  • Jordi Torras, Patro
  • Asunción Balaguer, Riĉulino
  • Ana Gracia, Agentino
  • Eulàlia Ramón, Elisa
  • Antonio Canal, Sergio
  • Felipe García Vélez, Atakanto
  • Diego Carvajal, Mauro
  • Rafael Ramos de Castro, Vicreĝisoro
  • Gabriel Garbisu, Carlos
  • Pedro Hernando, Hotela kelnero
  • Iñaki Guevara, Taksiisto
  • César Diéguez, Translokigisto
  • Pepa Serrano, Rosa
  • Gonzalo Baz, 2a Atakanto
  • Juan Alberto del Santo, 3a Atakanto
  • Josep Maria Pou, Teatra trupo
  • Adriana Ozores, Teatra trupo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]