El viaje a ninguna parte (romano)
El viaje a ninguna parte | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fernando Fernán Gómez |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1985 |
Eldonejo | debate poetry |
El viaje a ninguna parte (La vojaĝo nenien) estas romano de Fernando Fernán Gómez publikigita en 1985 kaj bazita sur radia programo verkita de li mem kaj samnoma.
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
La aŭtoro adaptis la romanon en samnoma filmo de 1986, kiu ricevis la Goya-premiojn al la plej bonaj filmoj, reĝisoro kaj scenaro en 1987, fakte en la unua okazo de tiuj premioj.[2]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Oni rakontas la historion de vaganta teatro trupo kiu veturas tra vilaĝoj de Kastilio el la komenco de frankismo ĝis kinejoj preskaŭ ruinigas tiujn malgrandajn trupojn. La ĉefa figuro estas Carlos, familia aktoro kiu kreskiĝas laŭlonge de la romano akompanata de sia patro, sia filo, siaj kuzinoj, sia fianĉino kaj kaj uni amiko; ĉiuj el ili formas la trupon "Compañía Iniesta-Galván".
Oni rakontas la malfacilan vivon de tiuj vagantaj teatristoj kiuj devas alkutimiĝi al la tiamaj cirkonstancoj; kiel kelkaj el ili devojiĝas kaj abandonas la teatron... Oni enkondukas la figuron de la «aĉa filmisto», kiu prezentante filmojn elprenas la publikon disde teatro; pere de tiu rolulo, Fernán Gómez rakontas kiel la kina praindustrio (same vaganta kiel la vaganta teatro) elprenas la publikon kaj la eblan vivtenadon al la vagantaj teatristoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ros Berenguer, Cristina (1996). Fernando Fernán-Gómez, autor (PDF) (Disertacio).
- ↑ Lista completa de las 100 mejores novelas
- ↑ Ros Berenguer, 1996, p. 222.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- FERNÁN GÓMEZ, Fernando: El viaje a ninguna parte.
- Teksto, kun prologo de José Luis Alonso de Santos; en PDF.
- Audiolibro legita de F. Fernán Gómez.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El viaje a ninguna parte (novela) en la hispana Vikipedio.