Eleŭterio
Aspekto
Eleŭterio | ||
---|---|---|
13-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Eleuterus aŭ Eleutherius | |
Pontifiko | de 174 | |
ĝis ĉ. 189 | ||
Antaŭulo | Sotero | |
Sekvanto | Viktoro la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Nikopolo, Epiro, Grekio | |
Morto | ĉ. 189 en Romo, Romia Imperio | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Eleŭterio estis la 13-a papo, de 175 ĝis 189. Eble li estis albano. Li estis la unua papo kiu deklaris sin sekvanto de Sankta Petro.
Lia papoperiodo estis komence trankvila, ĉar la imperiestro Komodo ne persekutis la kristanojn. Laŭ tradicio, Eleŭterio ricevis peton de reĝo Lucio de parto de Britanio je sendado de misiistoj por instrui al li la kristanismon. Eleŭterio sendis al li la pastrojn Daminano kaj Fugatio, kiuj baptis la reĝon Lucio kaj liajn korteganojn. Hodiaŭe oni kredas tion nur legenda afero, ĉar ne estas dokumentoj pri tio.
Eleŭterio liberigis kristanojn de juda dieto, batalis kontraŭ montanismo, kaj normigis la festadon de pasko.