Elek Horányi
Elek Horányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1736 en Buda |
Morto | 11-an de septembro 1809 (73-jaraĝa) en Peŝto |
Lingvoj | latina • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto romkatolika sacerdoto historiisto instruisto bibliografio |
Elek Horányi [horAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Horányi Elek Nepomuk János Ferenc József estis hungara piarista monaĥo, pastro, instruisto, enciklopediisto, bibliografo.
Elek Horányi[1] naskiĝis la 15-an de februaro 1736 en Budao (urbo), li mortis la 11-an de septembro 1809 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elek Horányi frekventis lernejojn en Prago (1747), Budao, Pozono, Kassa, Budao kaj Győr (1752). Li aliĝis al la piaristoj en Privigye en 1752, post 2 jaroj li studis filozofion en Pest, en 1755 li plene monaĥiĝis. Li studis teologion en Romo kaj li hejmenvenis en 1758, en la sekva jaro li pastriĝis. Li instruis en piaristaj lernejoj, sed en 1767 li ricevis sendevigon pri la instruoj kaj li oferis sian tempon verki leksikonojn. Li denove instruis en Pest ekde 1775 ĝis sia morto.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Sacrificium Laudis: Psalmo (1750)
- Oratio pro arte Poetica (1762)
- Selecta universae Philosophiae capita cum demonstrationibus... (1768)
- Prodromus Hungariae Litteratae (1770)
- Memoria Hungarorum et Provincialium scriptis editis notorum (lia ĉefverko, 3 volumoj, 1775–1777)
- Franc. Forgachii de Ghymes… rerum Hungaricarum sui temporis Commentarii libris... (1788)
- De Sacra Corona Hungariae et Regibus eadem redimitis Commentarius (1790)
- Memoria Hungarorum Pars I. A-C. (1792)
- Scriptores Piarum Scholarum liberaliumque artium magistri quorum ingenii monumenta exhibet (2 volumoj, 1808-1809)
- Horányi Elek levelezése (2016)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM58387 hungarlingva datenaro de muzeo