Elektra impedanco de Planck
En fiziko, la elektra impedanco de Planck aŭ elektra rezistanco de Planck ZP estas la mezurunuo de elektra impedanco kaj elektra rezistanco en sistemo de naturaj unuoj origine proponitaj de germana fizikisto Max Planck.
Ĝi egalas al:
kie c estas lumrapideco en vakuo;
- ε0 estas elektra konstanto;
- VP estas elektra tensio de Planck;
- IP estas elektra kurento de Planck;
- Z0 estas karakteriza impedanco de libera spaco.
Ĝia valoro estas
- ZP = 29,9792458 Ω .
La valoro estas preciza, ĉar ĝi estas kalkulita nur per c kaj ε0, kiuj ambaŭ estas precizaj.
En SI-aj unuoj, la lumrapideco en vakuo estas difinita kiel
kaj la magneta konstanto estas difinita kiel
kaj por la elektra konstanto estas idento
- ε0 = 1/(μ0c2) .
Tiel estas
La impedanco de Planck estas sufiĉe forte ligita al la reala vivo, ĉar ĝi estas ligita per malgranda koeficiento kun la karakteriza impedanco de libera spaco, kiu en sia vico estas ligita per malgranda koeficiento kun karakteriza impedanco de praktike uzataj radioteknikaj kabloj. Tiel estas ofte uzataj samaksaj kabloj kun karakterizaj impedancoj 50 Ω ≈ 1,67 ZP kaj 75 Ω ≈ 2,5 ZP.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Unuoj de Planck
- Naturaj unuoj
- Elektra rezistanco
- Elektra impedanco
- Karakteriza impedanco
- Karakteriza impedanco de libera spaco
- Elektra tensio de Planck
- Elektra kurento de Planck