Elemér Borotvás
Elemér Borotvás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1931 en Bánfalva |
Morto | 28-an de novembro 2008 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero universitata instruisto |
Elemér Borotvás [borotvAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borotvás Elemér, estis hungara trafikinĝeniero, altlerneja instruisto.
Elemér Borotvás[1][2] naskiĝis la 8-an de novembro 1931 en Bánfalva, li mortis la 28-an de novembro 2008 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Borotvás maturiĝis en gimnazio kun intereso al Sovetunio en Budapeŝto en 1951, poste li akiris trafikan diplomon en trafika universitato en Moskvo en 1956. Hejmenveninta li estis asistanto (1956–1959), lektoro (1962–1967), docento (1967–1968) en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Poste li estis docento en instituto (1974–1982) kaj profesoro (1982–1996), ankaŭ postenulo (1976–1987), fine institutestro inter 1987–1994. Intertempe li estis profesoro en la universitato ekde 1987, ankaŭ katedrestro inter 1976–1994. Li ricevis ankaŭ partiajn taskojn en la universitato. Intertempe li kandidatiĝis en Moskvo en 1962, li doktoriĝis en 1989. Li edziĝis en 1955 en Moskvo, poste filino naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1985-2006.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Rendezőpályaudvarok automatizálásának gazdasági hatékonysága. (disertaĵo ruse, 1962)
- Közlekedési vállalatok tevékenységének gazdasági elemzése. (1968 3-a eldono: 1971)
- Vasúti üzem sajátos gazdasági kérdései. (1976)
- Vállalatgazdaságtan. (3 volumoj, studenta lernolibro, 1980–1982)
- A közlekedési rendszerfejlesztés hatékonyságának értékelése. (disertaĵo, 1987)
- Közlekedésgazdaságtan. (studenta lernolibro, 1991)