Elemér Jónás
Elemér Jónás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1899 en Rákospalota (iama urbo) |
Morto | 13-an de aŭgusto 1939 (39-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | numismatikisto muzeologo ![]() |
Elemér Jónás [jOnAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jónás Elemér, estis hungara numismatikisto, muzeologo. Lia familia nomvarianto estis Jonás.
Elemér Jónás[1][2] naskiĝis la 26-an de decembro 1899 en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 13-an de aŭgusto 1939 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Jónás akiris pedagogian diplomon en 1922, post 2 jaroj filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, kiel disĉiplo de Bálint Kuzsinszky. Post la dua diplomo li estis muzeologo de Hungara Nacia Muzeo ĝis sia tre frua morto. Tamen intertempe li studvojaĝis en Vieno, Romo, Beogrado kaj Sofio. En la lasta jaro li jam estis estro de la numismatika kolekto. Li specialiĝis pri monoj de Romia Imperio, Bizanco kaj barbaraj popoloj. Lia edzino naskis 2 filinojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Carus és fiai a numizmatika és epigráfia alapján. (disertaĵo, 1923)
- Sarmizegetusa kolóniává avatásának emlékérme. (1927)
- Monnales du temps des avares en Hongrie. (1935)
- Két római denárlelet Aquincumból. (1937)