Elemikino
Elemikino | ||
Plata kemia strukturo de la Elemikino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Elemikino | ||
Elemikino troviĝas en la foliaro de la Zingibraloj.. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 487-11-6 | |
ChemSpider kodo | 9830 | |
PubChem-kodo | 10248 | |
Merck Index | 15, | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkoloraj aŭ flavaj kristaloj kun florodoroj | |
Molmaso | 208,257-1 | |
Denseco | 1,058g/cm−3 | |
Fandpunkto | 16,5 °C | |
Bolpunkto | 263 °C | |
Refrakta indico | 1,5667 | |
Ekflama temperaturo | 113 °C | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 2500 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P301+312, P330 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Elemikino estas natura organika kombinaĵo el la familio de la propanoidoj kaj konstituanto el diversaj esencoleoj de plantaj specioj. Elemikino, posedante grandegajn farmakologiajn proprecojn povas uziĝi en la produktado de la "3,4,5-trimetokso-benzaldehido", iu krudmaterialo por la sintezo de la "Trimethoprim", ingredienco uzata en la formuligo de grava antibakteria drogo (Seotran), trovata en la Ocimum carnosum. Aktivaĵoj kiel miristikino kaj elemikino havas la proprecojn trankviligi kaj stimuli certajn areojn de la cerbo.
Dentodoloro, muskola doloro kaj artikodoloroj povas esti reduktitaj per ilia oleo kiam uzataj surloke. Per agado de la amoniako en la homa korpo, elemikino degradiĝas al du potencaj halucinaĵoj, la "trimetoksa amfetamino" kaj la MMDA aŭ "3-Metokso-4,5,-MetilenoDuokso-Amfetamino". Tamen, aliaj kombinaĵoj implikiĝas kaj toksikologaj datumoj estas esplorataj.
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- En alkala medio elimikino transformiĝas en "izoelemikino".
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Sintezo de la elemikino per traktado de la siringolo kun alila bromido. Unue okazas la formadon de la "3-(4-hidrokso-3,5-dumetoksofenil)-1-propeno" sekvata per metiligo de ĉi-lasta.:[1]
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]- Elemikino uzatas en la produktado de la meskalino:
Reakcio 4
[redakti | redakti fonton]- Produktado de elemikino per traktado de "pirogajlolo", dumetila karbonato kaj alila bromido:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Science Direct
- Plant Secondary Metabolism
- Food Safety 1995
- Aromatherapy for Health Professionals
- Napoleon's Buttons
- Chemistry of Spices