Elfriede Kruse
Aspekto
Elfriede KRUSE (naskiĝis la 13-an de marto 1914, mortis en 2016) estis germana esperantistino.
Ŝi esperantistiĝis en 1954 kaj elektiĝis sekretario de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) en 1965 kaj de IFEF en 1968.
Dum multaj jaroj, ŝi estis delegitino de UEA en Frankfurto ĉe Majno.
En 1987, ŝi akiris Meritmedalon de GEA.
Ŝi multe vojaĝis per Esperanto tra la mondo kaj vizitis ekzemple trifoje la infanvilaĝon Bona Espero en Brazilo.
Ŝi estis la plej aĝa partoprenanto en la Germana Esperanto-Kongreso en Nurenbergo en 2013 kaj forpasis tri jarojn poste en aĝo de 102 jaroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Elfriede Kruse en la bilda arkivo de la Aŭstra Nacia Biblioteko