Saltu al enhavo

Eliodoro Puche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eliodoro Puche
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1885 (1885-04-05)
en Lorko
Morto 13-an de junio 1964 (1964-06-13) (79-jaraĝa)
en Lorko
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eliodoro PUCHE Felices (Lorca, 5a de aprilo 1885 - Lorca, 13a de junio 1964) estis hispana poeto de la bohemia etoso.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Eliodoro Puche, sen ho en la persona nomo, kiel li subskribis, estis filo de la advokato kaj terposedanto Eloy Puche Plá kaj de Soledad Felices López kaj havis feliĉan infanaĝon en familio de riĉa burĝaro. Li studis en Valencio ne ĉeestante en mezlernejo kaj poste Juron instigita de sia patro, sed li ne perlaboris tiun karieron. Lia literaturemo kondukis lin al kunlaborado en ĵurnaloj kaj revuoj kaj al legado de poezio. Li verkis eseon pri la evoluo de la literaturo por la revuo Darwin.

Ĉirkaŭ 1916 li translokiĝis al Madrido, kie li eniris en la ebriema kaj literatura bohemia etoso de la babilrondoj de la lasta modernismo kaj de la unuaj avangardoj. Li ekkonis la membrojn de la generacio de la 98, kiel Valle-Inclán, Antonio Machado; tiujn de la novecentismo, kiel Juan Ramón Jiménez kaj Ramón Gómez de la Serna, ektradukis verkojn de poetoj de la franca simbolismo kaj ekpublikigis en la revuoj Cervantes kaj Cosmópolis. En 1918 li presis sian poemaron Corazón de la noche, al kiu sekvos aliaj kiuj forkonsumos la familian riĉon, kaj li devis vivi malriĉe. Post la morto de sia patro en 1928, Eliodoro Puche revenis al Lorca. Tie li revivigis la lokan intelektularon kaj publikigis en lokaj revuoj kiel Tontolín. Dum la Hispana Dua Respubliko li estris la radikal-socialistan gazeton Pueblo kaj poste República; dum la Hispana Enlanda Milito li estis nomumita juĝisto en Mula kaj kontrolis la Palacon de Guevara de Lorca kie oni konservis la artan trezoron de la urbo.

Li estis kondamnita je la fino de la milito je 16 jaroj de karcero pro opozicio al la reĝimo, kaj poste oni malaltigis la kondamnon al 4 jaroj; en tiu periodo li verkis la plimulton de sia poezio, nepublikita ĝis antaŭ nelonge, kaj tiun plej bonkvalitan. Li abandonas sin al drinkado kaj la modernisman stilon cele al pli granda travidebleco kaj simpleco. En 1959 li ricevis la viziton de César González Ruano kaj de aliaj verkistoj kiuj celis lian agnoskon. En 1961 li publikigis Poemas inéditos, lastajn versojn kun aliaj de diversaj libroj, kiel Carceleras, Marinero de amor kaj aliaj. En Meksiko ankaŭ lia amiko Alfonso Camín publikigis en la revuo Norte, sed la kultura cenzuro de frankismo malhelpis la publikigon de siaj libroj verkitaj en prizono.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]