Elisabeth Shue
Elisabeth Shue | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Elisabeth Shue | |||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1963 (61-jaraĝa) en Wilmington | ||||
Etno | german-Usonanoj • Swiss Americans • Nederland-Usonanoj • French Americans • British Americans vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard Universitato Wellesley Columbia High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Anne Brewster Wells (en) vd | ||||
Gefratoj | Andrew Shue (en) vd | ||||
Edz(in)o | Davis Guggenheim (en) (1994–) vd | ||||
Infanoj | Stella Street Guggenheim (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro filmproduktoro aktoro filmaktoro kantisto vd | ||||
Aktiva dum | 1982– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Elisabeth Judson SHUE (naskiĝis la 6-an de oktobro 1963 en Wilmington, Delavaro) estas usona aktorino, filma produktistino kaj kantistino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kiel sola filino de kvar gefratoj, Elisabeth Shue plenkreskis en South Orange, New Jersey. Ŝi studis politikan sciencon en Wellesley College. Ŝia frato Andrew Shue estas same aktoro.
Post kelkaj aperoj en reklamfilmetoj dum studtempo, Shue kolektis aktoradajn spertojn en komenco de la 1980-aj jaroj en televida serio Call to Glory, en kiu ŝi ludis apud Craig T. Nelson la rolon Jackie Sarnac. En la 1980-aj jaroj, ŝi ĉefe rolis en ludoj de „kara junulino apud iu ajn“, kio estas dankebla ĉefe al ŝia ludo en la trilogio Back to the Future, en kies dua kaj tria partoj ŝi kunludis. Ŝi sukcese batalis kontraŭ tiu tipigo, post kiam ŝi ludis en 1995 putinon Sera en dramo Leaving Las Vegas. Ŝia aktorada ludo estis honorita per nomumo je Oskar-premio kaj Golden Globe. Ŝia filma partnero Nicolas Cage ricevis Oskaron en la kategorio plej bona ĉefrolanto, la filmo ricevis elstarajn kritikojn.
Krom ŝia kariero kiel aktorino, Shue klopodis ankaŭ iĝi advokatino. Ŝi daŭris sian studadon en Harvard - apud la aktorado – kaj sukcese diplomitiĝis en 2000. En tiuj jaroj, ŝi neregule aperis en filmoj.
Ekde 1994, Shue vivas en geedziĝo kun filmoproduktisto kaj reĝisoro Davis Guggenheim, ili havas tri infanojn.
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1984: Karate Kid
- 1986: Link
- 1987: Adventures in Babysitting
- 1988: Cocktail
- 1989: Back to the Future Part II
- 1990: Back to the Future Part III
- 1991: Soapdish
- 1991: The Marrying Man
- 1993: Heart and Souls
- 1993: Twenty Bucks
- 1994: Radio Inside)
- 1995: Leaving Las Vegas
- 1996: Trigger Effect
- 1997: The Saint
- 1997: Deconstructing Harry
- 1998: Palmetto
- 1998: Cousine Bette
- 1999: Molly
- 2000: Hollow Man
- 2004: Mysterious Skin
- 2005: Hide and Seek
- 2005: Dreamer: Inspired by a True Story
- 2007: First Born
- 2008: Hamlet 2
- 2009: Don McKay
- 2010: Piranha 3D
- ekde 2012: CSI