Erzsébet Szilágyi
Erzsébet Szilágyi | ||
---|---|---|
hungara nobelino | ||
![]() | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1410 en nekonata valoro | |
Morto | post 1483 en Tata | |
Tombo | Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár ![]() | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() | |
Familio | ||
Dinastio | familio Szilágyi vd | |
Patro | Ladislaus Szilágyi (en) ![]() ![]() | |
Gefratoj | Michael Szilágyi (en) ![]() ![]() ![]() | |
Edz(in)o | János Hunyadi (1432 (Gregoria)–) ![]() | |
Infanoj | Ladislao Hunyadi, Matiaso la 1-a ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno terposedanto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Elizabeta SZILÁGYI, hungare Szilágyi Erzsébet [sila:dji] (naskiĝis ĉirkaŭ 1410, mortis post la 10-a de julio 1483 en Buda) estis hungara nobelino el la reĝa departemento Szilágy, edzino de Johano Hunyadi kaj patrino de Matiaso la 1-a, reĝo de Hungario.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Elizabeto Szilágyi post la morto de sia edzo (11-a de aŭgusto 1456) administris la bienegojn de Hunyadi. Post la ekzekuto de sia filo pli aĝa Ladislao Hunyadi kaj post la morto de la reĝo Ladislao la 5-a ŝi kreis ankaŭ la ekonomian fonduson por elektado kiel reĝo de sia dua filo. Ŝi ligis kontrakton kun Ladislao Garai en Segedo (12-a de junio 1458). Post la elekto de sia filo ŝi direktis plue la bienegon, sed ŝi loĝis en la fortikaĵo reĝina de Óbuda kaj portis la titolon de patrino de reĝo. En 1465 ŝi fondis franciskanan monaĥejon en Vajdahunyad. En 1483 en sia testamento ŝi faris Johanon Korvinon sian heredanton.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon