Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár
Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár | ||
---|---|---|
katolika katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 47° 11′ 30″ N, 18° 24′ 39″ O (mapo)47.191718.4107Koordinatoj: 47° 11′ 30″ N, 18° 24′ 39″ O (mapo) | |
Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár | ||
Vikimedia Komunejo: Ruins Garden, Székesfehérvár [+] | ||
Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár (aŭ Iama Kronada Baziliko omaĝe al Dipatrino) estis baziliko, nun ruina ĝardeno, kiel muzeo en urbo Székesfehérvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]Stefano la 1-a (Hungario) konstruigis germanecan bazilikon komence de la 11-a jarcento. Tiutempe laŭ la grandeco ĝi apartenis al la plej grandaj preĝejoj en Eŭropo. Centre de la preĝejo oni tombis Stefanon kaj Sanktan Emerikon, poste tie kronadis la hungarajn reĝojn.
En 1426 oni konstruis gotikan altan turon, supozeble 65-70m-ojn altan. Poste ankaŭ Matiaso la 1-a pligrandigis la konstruaĵon, kiu iĝis 100 m-ojn longa. En 1543 la turkoj okupis la urbon, ili profitis la bazilikon kiel deponejo de eksplodaĵoj. En 1601 la hungaroj reokupis la fortikaĵon, sed la preĝejo bruldetruiĝis. Post unu jaro la turkoj reokupis la fortikaĵon kaj ili el ŝtonoj de la preĝejo rekonstruis la fortikaĵon.
Kronadoj
[redakti | redakti fonton]La jenaj hungaraj reĝoj estis kronitaj en la baziliko:
- 1038 Petro Orseolo
- 1041 Samuel Aba
- 1046 Andreo la 1-a (Hungario)
- 1057 Salomono la 1-a (Hungario)
- 1060 Béla la 1-a (Hungario)
- 1063 Salomono la 1-a (Hungario)
- 1075 Géza la 1-a (Hungario)
- 1077 Ladislao la 1-a (Hungario)
- 1095 Kolomano (Hungario), tie entombigita en 1116
- 1116 Stefano la 2-a (Hungario)
- 1131 Béla la 2-a (Hungario), tie entombigita en 1141
- 1141 Géza la 2-a (Hungario), tie entombigita en 1162
- 1162 Stefano la 3-a (Hungario) kaj poste Ladislao la 2-a (Hungario)
- 1163 Stefano la 4-a (Hungario), tie entombigita en 1165
- 1173 Béla la 3-a (Hungario), tie entombigita en 1196
- 1182 Emeriko (Hungario)
- 1204 Ladislao la 3-a (Hungario), tie entombigita en 1205
- 1205 Andreo la 2-a (Hungario)
- 1214 Béla la 4-a (Hungario)
- 1270 Stefano la 5-a (Hungario)
- 1272 Ladislao la 4-a
- 1290 Andreo la 3-a (Hungario)
- 1301 Venceslao la 3-a
- 1305 Otto la 3-a (Bavario)
- 1310 Karolo la 1-a (Hungario), tie entombigita en 1342
- 1342 Ludoviko la 1-a (Hungario), tie entombigita en 1382
- 1382 Maria (Hungario)
- 1385 Karolo la 2-a (Hungario)
- 1387 Sigismondo de Luksemburgo
- 1438 Albreĥto la 2-a (Sankta Romia Imperio), en la sekva jaro tie entombigita
- 1440 Ladislao la 5-a (Hungario) kaj poste Ladislao la 3-a (Pollando)
- 1464 Matiaso la 1-a, tie entombigita en 1490
- 1490 Vladislao la 2-a (Hungario), entombigita en 1516
- 1508 Ludoviko la 2-a (Hungario), tie entombigita en 1526
- 1526 Johano la 1-a (Hungario)
- 1527 Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Entombigoj
[redakti | redakti fonton]- 1038 la komence menciitaj Stefano kaj Emeriko
- 1127 Princo Almoŝo
- 1163 Ladislao la 2-a (Hungario)
- 1184 Châtillon Anna (reĝino)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio