Ludoviko la 1-a (Hungario)
Ludoviko la 1-a de Hungario, pole Ludwik Węgierski/ Wielki/ Andegaweński (= "Ludoviko la Hungara/ la Granda/ la Anĵua"), hungare Nagy Lajos (= "Ludoviko la Granda") (naskiĝis la 5-an de marto 1326 en Visegrád, mortis la 10-an de septembro 1382 en Nagyszombat) estis kavalira hungara kaj pola reĝo. Li estis en la hungara historio la plej potenca kaj impona reĝo. Dum lia regado Hungara reĝlando apartenis al la grandpotencoj.
Ludoviko naskiĝis la 5-an de marto 1326 en Visegrád, kiel tria filo. Lia patro estis reĝo Karolo la 1-a. Kiel reĝido, li edukiĝis en alta nivelo parolinte hungare, france, latine, itale kaj germane. Helpe de la patro frue li komencis politikadi. Ludoviko estis 16-jara, kiam li surtroniĝis en Székesfehérvár. Li bataladis en Serbio en 1348, post jardeko kontraŭ Venecia respubliko, dume konkeris Dalmation. Li dufoje aranĝis sukcesajn militirojn kontraŭ Napolo. Poste li bataladis oriente, li venkis la tatarojn kaj akiris nordan Bulgarion. En 1370 li ricevis la polan tronon en Krakovo. Post 7 jaroj li konkeris Litovion kaj faris la litovojn kristanaj.
Li edziĝis dufoje, nur filinojn li havis de la 2-a edzino. Ludoviko mortis en Nagyszombat la 10-an de septembro 1382 kaj entombiĝis en Székesfehérvár. La nova hungara reĝo iĝis Maria, la pola Jadviga.
La hungara pensmaniero taksas lin granda reĝo, kie dum la regado 3 maroj lavis limojn de Hungario. Lia plej fama skulptaĵo troviĝas en Placo de Herooj. En Budapeŝto estas nomumita vojo, ne impona.