Saltu al enhavo

Ella Olosz

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ella Gazdáné Olosz)
Ella Olosz
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1937 (1937-01-03)
en Teliu
Morto 7-an de februaro 1993 (1993-02-07) (56-jaraĝa)
en Covasna
Familio
Frat(in)o Katalin Olosz Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o József Gazda Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Árpád Gazda, Zoltán Gazda, Enikő Gazda Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo artisto
textile artist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ella OLOSZ GAZDÁNÉ [olos]; edzina nomo Gazdáné estis rumanuja hungara tektilartistino naskita la 3-an de januaro 1937 en Teliu kaj mortinta en Covasna la 7-an de februaro 1993. Ŝi estis la edzino de arthistoriisto, sociografo József Gazda.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La familio de Ella Olosz en 1940 translokiĝis en Covasnan, en naskiĝurbon de ŝia patro. Ŝi lernis en Sfântu Gheorghe inter 1950–54 en fraŭlinmezlernejo. Inter 1955–61 ŝi finis la fakojn pri tekstilo kaj dekoracio en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu en Kluĵo, kie ŝia klasestrino estis Mária Sarolta Ciupe, la pentradon instruis Sándor Mohy, la skulptadon Jenő Szervátiusz, la dekoracian desegnon László Debreczeni. En la teksadon enkondukis ŝin Judit Szentimrei. Post 1957 en la organizo de Scienca Akademio ŝi partoprenis la kolektvojaxĝon en Sic, en rando orienta de Barcaság kaj en Baseno de Kaŝino. En 1960 ŝi vizitis la ĉangojn en Moldavio. Inter 1961–64 ŝi instruis en Aiud kaj poste ĝis 1990 en Covasna. Inter 1970 kaj 1979 ŝi studvojaĝis en Francujo, Italujo, Britujo, Hispanujo, Svislando, Okcident-Germanujo, Grekujo, Turkujo, Sirio, Egiptujo, Irako, Irano, Pakistano, Afganujo, Turkmenio, Uzbekio, Rusujo. Ekde marto de 1990 ŝi iĝis grafikredaktoro de revuo Az Ige.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.