Elpenora mundio
Elpenora mundio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Elpenora mundio, Amaurornis isabellina, desegno de Peter Mundy, 1656
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
M. elpenor Olson, 1973 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Elpenora mundio (laŭ la latina scienca nomo Mundia elpenor, sed ankaŭ Ascensiona ralo) estis birdospecio de la familio de Raledoj. Ĝi estis nefluga birdo kiu iam vivis en la insulo Ascension en Suda Atlantika Oceano. Kiel multaj aliaj neflugaj birdoj en izolaj insuloj, ĝi estis ralo. Ĝi estis deklarita formortinta fare de Groombridge en 1994; BirdLife International konfirmis tion en 2000 kaj 2004.
Tiu birdo estis endemia de la insulo Ascension. Oni trovis nombrajn subfosiliajn ostojn de la birdo en kuŝejoj ĉe la bazo de vertikalaj fumaroloj. Peter Mundy, komercisto kaj vojaĝanto de la 17-a jarcento lasis rakonton pri la birdo kaj eĉ faris skizon kiam li vizitis Ascension en Junio 1656.
La birdon konsideris Storrs Olson kiel parencon de Tristana lateralo, tiam Atlantisia rogersi,[1] sed pli ĵusaj analizoj (Bourne et al., 2003) montris, ke la diferencoj inter ambaŭ estas pli grandaj ol dekomence supozitaj. La nova genro Mundia (nomit laŭ la malkovrinto Peter Mundy) estis kreita en 2003.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1973) “Evolution of the rails of the South Atlantic islands (Aves: Rallidae)”, Smithsonian Contributions to Zoology (152), p. 1–53. doi:10.5479/si.00810282.152.
|