Nigrorela pluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Charadrius melanops | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigrorela pluvio (laŭ la latinligva scienca nomo Charadrius melanops kaj ankaŭ Nigrafrunta pluvio) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn, kiuj troviĝas tra multo de Aŭstralio kaj Novzelando.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Nigrorela pluvio estis formale priskribita en 1818 fare de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot kun la dunoma nomo Charadrius melanops.[1] La tipa loko estis poste markita kiel Nov-Sud-Kimrio.[2] La specia epiteto kombinas la vorton de Antikva greka melops kun la signifo "nigra" kun ōps kun la signifo "vizaĝo, orelareo".[3] Tiu specio estis antaŭe metita en la monotipan genron Elseyornis sed studo pere de molekula filogenetiko publikigita en 2022 trovis, ke ĝi estas parto de klado enhavanta membrojn de genro Charadrius.[4] La Nigrorela pluvio estis tiel remetita al Charadrius. La specio estas monotipa: ne oni agnoskis subspecion.[5]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kiel plenkreskulo, tiu eta marbordbirdo havas totalan longon de 16–18 cm, enverguron de 33–35 cm kaj pezon de 30–35 g. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto.[6] Ĝi havas klaran nigran vizaĝmaskon el la frunto tra la orelareo, kaj v-forman bandon trans la brusto. Dorse ĝi estas makulita bruna kun la flugiloj kaj kapkrono de la sama koloro. Tiu koloraro estas precipe utila por kamuflado kontraŭ aerpredantoj. Okulringoj kaj la unua parto de la beko estas ruĝaj, kaj ĉi-lasta estas nigra ĉe la pinto. La kruroj estas paloranĝaj. Male al multaj aliaj vadbirdoj, nigrorelaj pluvioj konservas la saman plumaron la tutan jaron.
Junuloj estas pli senkoloraj kun grizeca beko kaj al ili mankas la nigraj brustobandoj kaj frunto.[7]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nigrafrunta pluvio estas disvastigita ĉie en Aŭstralio inkluzive de Tasmanio kaj mem-enkondukita en Nov-Zelando kie ĝi nun estas ofta.
Ĝi enloĝas la randojn de nesalakvaj fontoj inkluzive de malsekejoj, lagoj, marĉoj, akvorezervejoj kaj bilabongoj, kaj en malprofundaj, portempaj argilejaj malsekejoj. Foje, ĝi ankaŭ povas esti trovita okupante salakvajn ŝlimejojn kaj estuarojn. Ĝi evitos akvon pli ol kelkajn mm profundan kaj pezan vegetaĵaron. Nigrafruntaj pluvioj estas tipe sidlokemaj, kun ununura birdo, paro, aŭ familia grupo okupanta pecon de vivejo sur pli-malpli permanenta bazo. Tamen, kelkaj individuoj ŝajnas vojaĝi konsiderindajn distancojn, kaj aroj foje kunvenas en manĝoriĉaj lokoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vieillot, Louis Pierre. (1818) Nouveau dictionnaire d'histoire naturelle, appliquée aux arts, à l'agriculture, à l'économie rurale et domestique, à la médecine, etc. 27 (france). Paris: Deterville.
- ↑ (1934) Check-List of Birds of the World 2. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2022) “Comprehensive taxon sampling and vetted fossils help clarify the time tree of shorebirds (Aves, Charadriiformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 177, p. 107620. doi:10.1016/j.ympev.2022.107620.
- ↑ Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 30a de Decembro 2023 .
- ↑ Marchant & Higgins 1993, p. 892.
- ↑ Marchant & Higgins 1993, pp. 892-893.
- Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) (ISBN 1-86872-721-1)
- Hayman, Marchant kaj Prater Shorebirds (ISBN 0-395-60237-8)
- Geering, A., Agnew, L. kaj Harding, S. 2007. Shorebirds of Australia. CSIRO Publishing. 9780643101340
- Menkhorst, P., Rogers, D., Clarke, R., Davies, J. kaj Marsack P. 2019. The Australian bird guide. Australia, CSIRO. 9781486311934
- Pizzey, G kaj Knight, F. 2012. Birds of Australia. Australia. HarperCollins Publishers. 9780732291938
- Reader's Digest. 1976. Reader's Digest completebook of Australian Birds. Sydney, Reader's Digest. 0909486409
- Rowland, P kaj Farrell, C. 2018. Australia's birdwatching megaspots. John Beaufoy Publishing p. 229. 9781912081660
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Three-banded plover - Speciteksto en The Atlas of Southern African Birds.
|