Emília Weiss
Emília Weiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1927 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de julio 2014 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | ELTE Faculty of Law (en) (1945–1950) |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto jurosciencisto |
Emília Weiss [vejs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weiss Emília estis hungara juristo, altlerneja instruisto.
Emília Weiss[1] naskiĝis la 21-an de julio 1927 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de julio 2014 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emília Weiss devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1945, poste ŝi akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1950. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Endre Nizsalovszky, Géza Marton, Ferenc Eckhart, István Szászy kaj Ödön Kuncz. Jam ekde 1949 ŝi estis helpisto en la universitato, poste asistanto, lektoro, docento, ekde 1979 profesoro. Ŝi kandidatiĝis en 1966, doktoriĝis en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia jura laboro fokusiĝis al la familia juro. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1996-2014.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A szerződés érvénytelensége a polgári jogban (disertaĵo, 1966)
- A túlélő házastárs öröklési jogi jogállása – történeti kialakulásában és fejlődési tendenciáiban (disertaĵo, 1979)
- Öröklési jog - Anyagi jog - Új magánjog sorozat 4. (libro, kunaŭtoro, 2014)